Erstfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erstfeld (stacidomo).
Erstfeld
Blazono de Erstfeld
Konstruejo de la Gotardo-Bazotunelo en Erstfeld
komunumo en Svislando • stacidoma urbo
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 49′ 14″ N 8° 39′ 1″ O / 46.82056 °N, 8.65028 °O / 46.82056; 8.65028 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 14″ N 8° 39′ 1″ O / 46.82056 °N, 8.65028 °O / 46.82056; 8.65028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3764
Areo 59,20 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 6472
Komunumkodo 1206
Mapo de Erstfeld
vdr

Erstfeld estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 3764 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Erstfeld situas ĉe la bordo de la rivero Reuss en la centro de Kantono Urio. La malnova vilaĝocentro situas oriente de la rivero kaj la komunuma teritroio en oriento etendiĝas tra la Erstfeldvalo ĝis la Schlossberg-Glaĉero en la alta montaro de la Alpoj. Oriente de la rivero situas la nova vilaĝocentro kun la stacidomo. Krom la ĉefvilaĝo la komunumo konsistas el diversaj vilaĝetoj kaj setlejoj. Okicdente de Reuss tio estas Taubach, Niderhofen, Leitschach kaj Seewadi, kaj oriente de la rivero Bitzi, Rüti kaj Lussi.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Erstfeld limas en nordo al Schattdorf, en oriento al Silenen, en sudo al Gurtnellen, en sudokcidento al Wassen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Attinghausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la malfermo de la Gotardo-Fervojo la stacidomo de Erstfeld fariĝis la plej grava loko por lokomotivoŝanĝo. Ĉar la grimpado de longaj kaj pezaj vartrajnoj postulis aldonajn ŝovolokomotivojn kaj Erstfeld estis la lasta haltejo antaŭ la norda ramplo de Gotardo, Erstfeld estis kvazaŭ natura haltejo ĉe la grava nord-sud-linio.

En estonto en Erstfeld situas la norda portalo de la nuntempe konstruata Gotardo-Bazotunelo.

Tra Erstfeld pasas ankaŭ la kantona vojo al la Gotardo-Pasejo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo disponas ankaŭ pri alveturejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Erstfeld datiĝas el la jaro 1258 kiel Ourzcvelt.[1]

En la jaro 1962 supre de Erstfeld estis sub la restaĵoj de montofalo trovita trezoro konsistanta el kvar kol- kaj tri brakoringo el 95-elcenta oro el la malfrua bronzoepoko. La ringoj estis majstroverkoj de kelta arto.[2]

Ĝis la malfermo de la Gotardo-Fervojo en la jaro 1882 Erstfeld estis tute sensignifa kaj trankvila loko. Per la alveno de la fervojo tio de unu tago al la alia ŝanĝiĝis. Erstfeld fariĝis subite la ekonomia centro de Kantono Urio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaùu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]