Reuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reuß (apartigilo).
Reuss
Rivero Reuss en Lucerno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 158 km
Akvokolekta areo 3 425 km²
Averaĝa trafluo 160 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 431 m
Enfluejo Aro
- Alteco 330 m
Geografio
Alfluantoj Muota, Eta Emme
Lorze kaj aliaj
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Reuss (germana [rojs] aŭ franca [rEus], en Esperanto ankaŭ Rojso) estas rivero, kies fonto troviĝas ĉe la Gotard-masivo. Kun akvokolekta areo de 3425 km² ĝi estas la kvara plej granda rivero en Svislando post Aro, Rejno kaj Rodano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La fontoj de la Reuss trovigas ĉe la Gotard-montpasejo (Gotardo-Reuss) kaj la Furkopasejo (Furka-Reuss) je alteco de 2431 metroj super marnivelo. La du brakoj kuniĝas en la Urseren-Valo kaj fluas tiam tra Andermatt kaj poste tra Schöllenen-Abismo, tiam tra Göschenen al Altdorf.

Kvarkantona Lago[redakti | redakti fonton]

La Reuss fluas post Erstfeld ĉe Flüelen en la Lagon de Urio, kiu estas brako de la Kvarkantona Lago.

Svisa Mezlando[redakti | redakti fonton]

Ĉe Lucerno la rivero elfluas el la norda bazeno de la Kvarkantona Lago, la tiel nomita Lago de Lucerno. En Emmenbrücke al ĝi alfluas la rivero Eta Emme, kiu senakvigas la valon de Entlebuch. Kiel jam impresa rivero ĝi nun fluas preter urbetoj kiel Mellingen kaj Bremgarten, parte kiel limrivero de la kantonoj Zuriko kaj Argovio ĝis ĝi finfine ĉe Windisch alfluas al la rivero Aro.

Akvokastelo[redakti | redakti fonton]

La regiono de la alfluejo de Reuss al Aro sur alteco de nomiĝas Akvokastelo (en la germana lingvo Wasserschloss). Kuniĝas tie Reuss kaj Aro kaj nur kelkcent metrojn poste ankaŭ Limato, kiuj estas tri el la kvin plej akvoriĉaj riveroj de Svislando.

Ligna ponto trans Reuss ĉe Hermetschwil

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]