Lago de Lucerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Lucerno

LandoSvislando

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Lago de LucernoGolfo de Lucerno (germane: Luzernersee) estas la norda brako de la Kvarkantona Lago.

La nomo Lago de Lucerno en multaj lingvoj fariĝis sinonimo por la tuta Kvarkantona Lago.

La Lago de Lucerno sude estas en krucpunkto ligita kun la Baseno de Weggis, la Golfoj de Horw kaj Stansstad kaj la Lago de Küssnacht. Ĉe la norda flanko de la lago situas la urbo Lucerno, ĉefurbo de la samnoma Kantono Lucerno kaj de 1778 ĝis 1803 ĉefurbo de la Helveta Respubliko. De Lucerno per belaj vapor-ŝipekskursoj oni povas ŝipe veturi ĝis Flüelen ĉe suda pinto de la kvarkantona lago.

En la 16-a jarcento tertremo kaŭzis rokfalon apud Brunnen, kies sekvo estis granda Cunamo, kies plurmetra ondego inundis la urbon Lucernon kaj dronigis plucent homojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]