Lago de Urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lago de Urio vidita de Seelisberg kun rigardo al Flüelen

La Lago de Urio ne estas memstara lago sed la suda parto de la Kvarkantona Lago. Ĝia surfaco estas de proksimume 20 km². Ĝi troviĝas sur la teritorio de la kantonoj Ŝvico kaj Urio. La famkonata herbejo Rütli, kie okazis laŭ la legendo la 1-an de aŭgusto 1291 la fondkunveno de la Svisa Ĵurkomunumo, troviĝas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Urio.

La lago estas konata pro siaj fortegaj fenŝtormoj, kiujn povas kaŭzi ondojn je altecoj de pluraj metroj. Du el la ĉefaj scenoj de la dramo Wilhelm Tell de Friedrich Schiller ludas dum tiaj ŝtormeventoj. Kvankam Schiller konis tiujn ŝtormojn nur el la personaj rakontoj kaj la taglibroj de sia amiko Goethe, tiom realisme kaj imprese priskribas la fenŝtormojn, ke ĉiu leganto kredas mem troviĝi surloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]