Wilhelm Tell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tell-monumento en la centro de Altdorf
Wilhelm Tell sur svisa 5-franka monero

Wilhelm TELL (en Esperanto Vilhelmo Telo) estas nacia heroo de Svisio, kiu onidire vivis en la 14-a jarcento. Pri la demando, ĉu Tell vere vivas aŭ ne, la historiistoj disputas ĝis hodiaŭ. Fakto estas, ke la familia nomo de Tell ne ekzistis en la regiono de Urio, sed nur en Zuriko. Oni scias, ke Schiller evoluis siajn dramojn parte sur la bazo de historiaj faktoj. Aliaflanke estas evidente, ke li pro dramaturgiaj konsideroj libere modifis tiujn faktojn. La ideon pri la pomopafo li ĉerpis el skandinavaj legendoj (legu Toko). Eble la nomo Tell devenas de la reĝo Orentel, la filo de la skandinva heroo Egil. Oni do verŝajne neniam povos definitive respondi la demandon pri la reale ekzistinta persono Wilhelm Tell. Se tiu Tell entute vivis, li verŝajne estis zurikdevena nobelo. La bildo de Wilhelm Tell ornamas la 5-frankan moneron de Svislando.

La historia Wilhelm Tell[redakti | redakti fonton]

En kompreno de la Svisoj, Svislando dankas sian ekziston al Tell. Libere laŭ Schiller la plej multaj svisoj deklaras, ke la demokratio en Svislando datiĝas de la jaro 1291, sed tio estas same mita kiel la figuro de Tell. En realeco la Svisa Ĵurkomunumo al kiu poste aliĝis la urbaj kantonoj Lucerno, Zugo, Zuriko kaj Berno estis pli feŭdisma ol demokrata sistemo. La svisa demokratio fakte naskiĝis jarcentojn poste en 1830 je la Tago de Uster kaj en iu senco estis produkto de la franca regado sub Napoleono post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 ĝis 1803.

Willhelm Tell laŭ Schiller[redakti | redakti fonton]

Rara ordigo de Svisa poŝtmarko pri Vilhelmo Tell

Friedrich Schiller verkis kvinaktan dramon pri Willhelm Tell. Ĝi estis tradukita al Esperanto de Ludwig Emil Meier en 1906. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto temas pri "lerta traduko".

La dramo de Wilhelm Tell ludas en epoko kiam Svislando estis sub habsburgra regado. La libera kamparano kaj ĉasisto Wilhelm Tell helpas al la persekutita partisano, kiu frapmortigis la kastelvokton de Untervaldo fuĝi tra la fenŝtormo per ŝipeto tans la Lago de Urio. La persekutintoj por venĝi sin detruis la domon kaj havaĵon de la fiŝkaptisto, al kiu apartenis la fuĝboato. La Habsburgoj konstruas nun fortikaĵon en Altdorf, la ĉefkonumumo de Urio. Sur ŝtango en la vilaĝcentro la vokto Gessler metis sian ĉapelon kaj postulis de ĉiu preterpasanto, saluti ĝin. Tell rifuzas la saluton. La soldatoj kaptas lin, kaj la vokto Gessler devigas lin pafi per la arbalesto pomon de sur la kapo de lia filo. Tell sukcese trafis la pomon, sed al la demando de Gessler pri la dua projektilo respondi, ke la dua projektilo estintus por la koro de Gessler, se la unua trafintus la filon de Tell. Pro tiuj vortoj la vokto ordonis enkatenigi Tell-on kaj per boato transporti al Ŝvico. Sur la lago ekblovas forta ŝtormo, kaj ĉar Tell estis la ununura, kiu kapablis navigi ŝipon en tia vetero, la soldatoj senkatenigis lin. Tell navigis la ŝipon al granda roko apud la ŝvica bordo, kaptinte sian arbaleston saltis sur ĝin kaj repuŝis la boaton al la akvo. En la arbaro sur konkava vojeto li kaŝis sin, sciante, ke Gessler devis pasi tra tiu-ĉi vojo, kaj mortpafis la tiranon. La kamparanoj de Urio, Ŝvico kaj Untervaldo kreinte la ĵurkomunumon (ĵurinte: "Ni volas esti unuigita popolo de fratoj!") detruis la kastelon de Gessler.

Tell kiel nacia simbolo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malcerto pri lia reala ekzisto, Tell fariĝis la simbolo de la svisa libereco kaj sendependeco. La vizaĝo de Tell ornamas ek de pli ol cent jaroj la kvinfrankan moneron kaj la arbalesto estas la protektita simbolo por "farita en Svislando".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]