Windisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Windisch
Blazono de Windisch
Windisch
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 28′ 50″ N 8° 13′ 20″ O / 47.48056 °N, 8.22222 °O / 47.48056; 8.22222 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 50″ N 8° 13′ 20″ O / 47.48056 °N, 8.22222 °O / 47.48056; 8.22222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6658
Areo 4,91 km²
Alteco 357 m super marnivelo
Poŝtkodo 5210
Komunumkodo 4123
Mapo de Windisch
vdr

Windisch (prononcu vindiŝ) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6658 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur duoninsulo inter la riveroj Aro kaj Reuss, kiuj kunfluas ĉe la norda pinto de la komunumo. La komunumo konsistas el pluraj vilaĝopartoj kaj setlejoj, kiuj en la 19-a kaj 20-a jarcento kunkreskis al unu granda setlejzono, kiu siavice kunkreskis kun la najbara urbo Brugg.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Windisch troviĝas la fama iama Monaĥejo Königsfelden kaj romia amfiteatro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Brugg, kiu estas grava trafiknodo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj situas ekzakte apud la limo de la komunumo Windisch. Por la fajna distribuo de la trafiko zorgas diversaj lokaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj. La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A3.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1-a jarmilo antaŭ Kristo en Windisch ekzistis kelta opido, tio estas setlejo ĉirkaŭigita de defendoremparo. En la jaro 15 antaŭ Kristo alvenis al la regiono la romiaj legionoj de Cezaro, kiuj konstruis tie la legionejon Vindonissa, kiu de 14 antaŭ Kristo ĝis 101 post Kristo estis la ĉefkvartalo de tri romiaj legionoj. Sekvis civila fazo dum pli ol cent jaroj, kaj tiam la romianoj denove konstruis kastelon en la 3-a jarcento, kiun ili definitive forlasis en la jaro 401.

En mezepoko en Windisch aperis la familio de la Habsburgoj, kies prasidejo situis 2 kilometrojn sudokcidente de la hodiaŭa komunumo. La 1-an de majo 1308 en Windisch estis mortigita reĝo Alberto la 1-a de Habsburgo de lia nevo duko Johano de Ŝvabio, nomata "Johano Parricida". Por memorigi la familian tragedion, la reĝa vidvino Elisabeto de Goricio-Tirolo fondis monaĥejon, kiun ŝi nomis Königsfelden.

En la jaro 1415 la bernanoj konkeris la Argovion, kaj Windisch fariĝis berna. Kiam la Monaĥejo Königsfelden dum la reformacio en la jaro 1528 estis mondigita, Windisch fariĝis parto de la berna voktejo Königsfelden. En la jaro 1798 Argovio estis okaze de la Helveta Revolucio kun helpo de la francaj trupoj de Napoleono liberigita de la berna servuteco, kaj Windisch fariĝis parto de la helveta kaj poste en 1803 de la aktuala Kantono Argovio.

Planoj de kunigo de Windisch kaj la najbara urbo Brugg al unu sola komunumo fiaskis en popola voĉdono la 24-an de septembro 2006 klare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]