Bözberg AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1507
Areo 15,52 km²
Alteco 507 m super marnivelo
Poŝtkodo 5224 Unterbözberg
5225 Oberbözberg
Komunumkodo 4124
Mapo de Oberbözberg
Mapo de Oberbözberg
Situa mapo de Bözberg
vdr

Bözberg estas komunumo en la Distrikto Brug en Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bözberg situas sur la Bözberg-Pasejo inter Frick kaj Brugg sur montoĉeno, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Oberbözberg, Unterbözberg, Linn kaj Gallenkirch.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,52 km², de kiuj 38,2% estas kovritaj de arbaro, 54,6% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bözberg limas en nordo al Mönthal, en nordoriento al Remigen, en oriento al Riniken, en sudoriento al Brugg, el sudo al Villnachern, en sudokcidento al Schinznach-Dorf, en okcidento al Zeihen, kaj en sudokcidento al Effingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bözberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo trans Bözberg-Pasejo al Zuriko. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas en tunelo sub la komunuma teritorio, estas Effingen. Pere de la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.

Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ek de la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj aldonante aldonante ankaŭ Gallenkirch kaj Linn estis reunuigitaj al la nova komunumo Bözberg.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]