Hausen AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hausen
Blazono de Hausen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 27′ 44″ N 8° 12′ 50″ O / 47.46222 °N, 8.21389 °O / 47.46222; 8.21389 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 44″ N 8° 12′ 50″ O / 47.46222 °N, 8.21389 °O / 47.46222; 8.21389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2881
Areo 3,21 km²
Alteco 380 m super marnivelo
Poŝtkodo 5212
Komunumkodo 4100
Mapo de Hausen
vdr

Hausen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hausen situas proksimume 3 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Brugg en ebena flanka valo inter la rivero Aro kaj la ebenaĵo Birrfeld. En nordo Hausen komplete kunkreskis kun la komunumo Windisch.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 1,52 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,95 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kulmino de la monto Eiteberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 370 m s.m. ĉe la suda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Brugg kaj Windisch, en oriento al Mülligen, en sudo al Lupfig, en sudokcidento al Scherz, kaj en okcidento al Habsburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hausen estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Birr. Du kilometrojn sude de la vilaĝo troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hausen datiĝas el la jaro 1254 kiel Husen.

En la jaro 1990 oni trovis dum konstrulaboroj bone konservitan akvedukton el la romia epoko, kiu provizis la romian urbon Vindonissa kun trinkakvo el la ebenaĵo Birrfeld.

En mezepoko Hausen apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Hausen fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Hausen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio. Ĝis la jaro 2003 la komunumo oficiale nomiĝis Hausen ĉe Brugg (germane: Hausen bei Brugg).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Hausen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]