Emmen LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emmenbrücke)
- La mallongigo LU en Emmen LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Emmen.

Emmen
Blazono de Emmen
Blazono de Emmen
Blazono de Emmen
Emmenbrücke
Emmenbrücke
Emmenbrücke
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 4′ 39″ N 8° 18′ 0″ O / 47.07750 °N, 8.30000 °O / 47.07750; 8.30000 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 39″ N 8° 18′ 0″ O / 47.07750 °N, 8.30000 °O / 47.07750; 8.30000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 27205
Areo 20,37 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 6020 kaj 6032
Komunumkodo 1024
Mapo de Emmen
Mapo de Emmen
vdr

Emmen estas urbo kaj komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 27205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Emmen estas antaŭurbo de Lucerno ĉe la alfluejo de la rivero Kleine Emme al Reuss, je la norda flanko de la du riveroj. La komunumo konsistas el la du partoj Emmen-Dorf kaj Emmenbrücke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Emmen limas en nordo al Rothenburg kaj Eschenbach, en oriento al Buchrain kaj Ebikon, en sudo al Lucerno kaj Littau, kaj en okcidento al Neuenkirch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Emmen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno. La urbo estas ankaŭ bone konektita al la loka busreto de Lucerno.

En Emmen kruciĝas la naciaj aŭtoŝoseoj A2 kaj A14.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej grava labordonanto kun proksimume 1400 laborlokoj estas la armea flughaveno Emmen (ICAO-Kodo LSME), kie troviĝas la ĉefsidejo de la svisa aerarmeo. En Emmen troviĝas ankaŭ al sidejo de la svisa grandmelkejo Emmi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Emmen datiĝas el la jaro 840 kiel Emau.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]