Lumbrein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumbrein
Blazono de Lumbrein
Lumbrein
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 46.68333 °N, 9.13333 °O / 46.68333; 9.13333 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 9° 8′ 0″ O / 46.68333 °N, 9.13333 °O / 46.68333; 9.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 380
Areo 37,86 km²
Alteco 1405 m super marnivelo
Poŝtkodo 7148
Komunumkodo 3595
Mapo de Lumbrein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lumbrein estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lumbrein situas en la malantaŭa parto de la valo Lumnezia ĉe la bordo de la rivero Glogn (kun germanlingva nomo Glenner). La setlejoj troviĝas ambaŭflanke de la rivero. Krom la ĉefa vilaĝo Lumbrein mem sur teraso ĉe la okcidenta valflanko, al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Sankt Andriu, kaj Nussaus, kiuj ambaŭ situas ĉe la kantona vojo al Vrin okcidente de la rivero Glogn, kaj la vilaĝoj Surin, Pruastg kaj Silgin oriente de la rivero.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lumbrein limas en nordo al Vignogn, en okcidento al Sankt Martin, en sudo al Valzo, en sudokcidento al Vrin, en okcidento al Sumvitg, kaj en nordokcidento al Obersaxen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lumbrein situas ĉe la vojo de Glion/Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lumbrein datiĝas el la jaro 850 kiel in villa Lamarine. [1]

En la jaro 1935 estis malkovrita 300 metrojn okcidente de Surin la bronzepoka setlejo Crestaulta. Ĝin parte elfosis inter 1935 kaj 1938 Walo Burkart. [2]

Dum mezepoko Lumbrein estis feudo de la episkopo de Koiro kaj kiel tia voktejo de la Senjoroj de Belmont, ek de 1371 de la Senjoroj de Lumbrein kaj ek de 1390 de la Senjoroj de Sax-Misox. Ek de 1395 Lumbrein estis membro de la tribunalkomunumo Lugnez kaj kiel tia en la jaro 1851 integrita al la komunumaro Lumnezia/Lugnez. En la jaro 1538 Lumbrein sin liberaĉetis de la episkopa feudo. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]