Le Locle
Le Locle | |
---|---|
Blazono de Le Locle | |
Katolika preĝejo de Le Locle | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Distrikto | Le Locle |
Koordinatoj | 47°3′25″N 6°44′55″O / 47.05694°N, 6.74861°O (mapo)Koordinatoj: 47°3′25″N 6°44′55″O / 47.05694°N, 6.74861°O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 10049 |
Areo | 23,14 km² |
Alteco | 920 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2400 |
Komunumkodo | 6436 |
Mapo de Le Locle | |
Enhavo
Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]
Le Locle estas urbo kaj komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 10049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. En la jaro 2009 la horloĝometropoloj Le Locle kaj La Chaux-de-Fonds estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESCO.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Le Locle situas en altmontara valo de la Ĵurasa Montaro dek kilometrojn sudokcidente de La Chaux-de-Fonds. La valon senakvigas la rivereto Le Bied, alfluanto de Doubs, kiu en la urbo mem plej parte fluas tra kovrita kanalo. La komunumo kaj urbo konsistas el la malnova urbocentro kaj la kvartaloj Les Monts en nordo, Le Communal kaj La Jaluse en sudo, la industria kvartalo Les Billodes en okcidento, kaj Neuf en oriento.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,14 km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 53,6% servas por agrikulturo kaj 15,9% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Le Locle limas en nordo al Les Planchettes, en oriento al La Chaux-de-Fonds, en sudoriento al La Sagne, en sudo al Les Ponts-de-Martel, en sudsudokcidento al La Chaux-du-Milieu, en sudokcidento al Le Cerneux-Péquignot, en nordokcidento al Villers-le-Lac (Francio), kaj en nordnordokcidento al Les Brenets.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra Le Locle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 20 de La Chaux-de-Fonds al la pasejo Col des Roches kaj poste kiel franca nacia vojo D461 al Besançon. La kantona ĉefvojo 149 kondukas de Le Locle al Sainte-Croix kaj la ĉefvojo 170 al Travers. Tra Le Locle pasas la fervojlinio de La Chaux-de-Fonds al Besançon kaj etspura fervojo kondukas de Le Locle al Les Brenets. La entrepreno Transports Régionaux Neuchâtelois (TRN SA) funkciigas en la regiono de Le Locle lokan busreton.
Industrio[redakti | redakti fonton]
En Le Locle troviĝas mondfamaj horloĝfirmaoj kiel Ulysse Nardin, Rolex, Tissot, Zénith.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Le Locle datiĝas el la jaro 1150, kiam Renaud kaj Wilhelm de Valangin atribuis la valon al la Abatejo Fontaine-André. [2]
Kulturo[redakti | redakti fonton]
En Le Locle restadis trifoje la dana poeto Hans Christian Andersen en domo Crêt Vaillant 28. Tie vidiĝas memorŝildo. Oriente de la urbo situas strato Hans Christian Andersen.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
En la urbo Le Locle ekzistas tri muzeoj:
- Arta Muzeo, fondita en la jaro 1880 kun pentraĵoj de la neŭŝatelaj kaj svisaj pentristoj de la 19-a kaj 20-a jarcento kaj kolekto pri eskimoarto.
- Horloĝa Muzeo kun aŭtomatoj kaj horloĝoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcento. La muzeo, kiu situas en la kastelo Château des Monts ofertas prospekton kaj gvidojn en Esperanto.
- Muzeo de la subteraj mueliloj de Col des Roches kun parte rekonstruitaj akvoradoj.
Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La franca urbo Gerardmer estas partnera urbo de Le Locle, same la brita urbo Sidmouth. Aktiva partnera asocio zorgas pri tiuj ligoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Jean-Marc Barrelet: Le Locle en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-15)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la komunumo Le Locle
- Le Locle en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Le Locle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj[redakti | redakti fonton]
|