Lago de Bielo
Biel Bielersee Lac de Bienne | ||
---|---|---|
![]() | ||
Insuloj | Sankt-Petro-Insulo | |
Areo de la baseno | 8 305 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 579348 / 214739 (mapo)47.0833333333337.1666666666667429Koordinatoj: 47° 5′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579348 / 214739 (mapo) | |
Supermara alteco | 429 m | |
Surfaca areo | 39,3 km² | |
Maksimuma longo | 15 km | |
Maksimuma larĝo | 4,1 km | |
Akva volumeno | 1,12 km³ | |
Maksimuma profundo | 74 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 58 tagoj | |
Lago de Bielo (germane Bielersee, france Lac de Bienne) estas lago en la okcidento de Svislando. Ĝi estas konektita kun la Lago de Neŭŝatelo per la rivero Thielle (germane Zihl) kaj la Lago de Morato per rivero Broye. Je ĝia norda fino situas la urbo Bielo.
Duoninsulo Sankt-Petro-Insulo[redakti | redakti fonton]
Ĉe la suda flanko de la lago situas la duoninsulo Sankt-Petro-Insulo, kiu estas konata, ĉar sur ĝi dum pluraj semajnoj restadis la konata verkisto kaj pedagogo Jean-Jacques Rousseau.
La 30an de aŭgusto 2013 la postsomera kunveno de Svisa Esperanto-Societo SES okazis sur la insulo.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lago de Bielo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)