Vinifuni
Vinifuni | |
---|---|
Funikularo Vinifuni | |
funikularo • funicular line | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ligerz/Prêles Svislando |
Transportsistema speco | Funikularo |
Komenco de trafiko | 8-a de junio 1912 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 1,198 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 1 |
Nombro de stacioj | 4 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Posedanto | Aare Seeland mobil |
Transportisto | ASm |
Mapo | |
Mapo de Aare Seeland mobil | |
Vinifuni estas funikularo super Lago de Bielo en Kantono Berno, Svislando. La linio kondukas de Ligerz (Talstation) je 437 m al Prêles je 820 m sur altebenaĵo Tessenberg, parto de la Ĵurasa montaro. La linio havas longon de 1 198 m kun diferenco de alteco de 383 m kaj maksimuma deklivo de 40%. La unutraka funikularo havas nur unu veturilon ekde 2004, kiam la preterpasejo kaj la dua veturilo estis forigitaj. Du mezaj stacioj estas Ligerz Pilgerweg je 487 m kaj Ligerz Festi je 577 m. La plej malalta stacio estas plej proksima al stacidomo Ligerz kaj albordiĝejo por pasaĝerŝipoj sur Lago de Bielo.
La linio malfermiĝis en 1910 post kiam la Svisa Federacia Asembleo donis koncesion en 1906.
La funikularo estas posedata kaj funkciigita fare de Aare Seeland mobil AG ekde 2003. La fervoja societo absorbis Ligerz-Tessenberg-Bahn AG (LTB), fonditan en 1910 kaj komence nomitan Chemin de fer funiculaire Gléresse-Montagne de Diesse.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de fervojaj kompanioj en Svislando
- Listo de fervojaj stacioj en Svislando
- Aare Seeland mobil
- Funikularo
- Listo de funikularoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Koordinatoj: 47° 5′ 17.5″ N 7° 7′ 55.9″ O / 47.088194 °N, 7.132194 °O (mapo)