Agiez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agiez
Blazono de Agiez
Blazono de Agiez
Blazono de Agiez
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 14″ N 6° 30′ 26″ O / 46.72056 °N, 6.50722 °O / 46.72056; 6.50722 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 14″ N 6° 30′ 26″ O / 46.72056 °N, 6.50722 °O / 46.72056; 6.50722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 280
Areo 5,47 km²
Alteco 526 m super marnivelo
Poŝtkodo 1352
Komunumkodo 5742
Mapo de Agiez
Mapo de Agiez
Situa mapo de Agiez
vdr

Agiez estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 280 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Agiez situas proksimume 12 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains en la ebenaĵo de la rivero Orbe ĉe ties suda bordo. En okcidento la komunumo etendiĝas al la suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro. Tie sur la monteto Five sur alteco de 640 m s.m. siutas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Agiez kun la kvartaloj Le Moulin kaj Le Coin, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,47 km², de kiuj 30,9% estas kovritaj de arbaro, 63,6% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Agiez limas en nordo al Montcherand, en oriento al Orbe, en sudoriento al Arnex-sur-Orbe, en sudokcidento al Bofflens, kaj en okcidento al Bretonnières.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Agiez pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Orbe trans la montpasejo Pétra Félix al Le Brassus en la valo de Joux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 siutas 3 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Orbe. Pere de la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vaulion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Agiez datiĝas el la jaro 1011 kiel Aziaco. Sur la komunuma teritorio estis trovita dutranĉila hakilo el la neolitiko kaj tomboj el la fura mezepoko. Okaze de la unua dokumenta mencio la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis bienojn en Agiez al la Monaĥejo Romainmôtier. Agiez estis submetita al la majoro de la monaĥjeo. La majora oficio kaj la interezrajto apartenis de la 15-a jarcento ĝis la Helveta Revolucioal la familio Thomasset, de kiu estis konstruita la senjora kastelo kun la sesangula turo en la 16-a jarcento. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio loa komunuma apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Post la revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]