Fontaines-sur-Grandson
Fontaines-sur-Grandson | |
---|---|
Blazono de Fontaines-sur-Grandson | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 50′ 7″ N 6° 37′ 10″ O / 46.83528 °N, 6.61944 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 7″ N 6° 37′ 10″ O / 46.83528 °N, 6.61944 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 148 |
Areo | 7,85 km² |
Alteco | 563 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1421 |
Komunumkodo | 5557 |
Situa mapo de Fontaines-sur-Grandson | |
Fontaines-sur-Grandson estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 148 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La komunumo Fontaines-sur-Grandson situas en la Ĵurasa Montaro nordokcidente de la Lago de Neŭŝatelo kaj etendiĝas de la suda ĵurasa deklivo ĝis al la norda flanko de la montarĉeno de Chasseron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fontaines kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,85 km², de kiuj 44,2% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 2,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Fontaines-sur-Grandson limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en nordoriento al Mauborget, en oriento al Tévenon, en sudoriento al Champagne, en sudo al Fiez, en sudsudokcidento al Giez, en sudokcidento al Novalles, en okcidento al Grandevent, en nordokcidento al Bullet, kaj en nordnordokcidento al montara eksklavo de Fiez.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Fontaines-sur-Grandson situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Vuitebeuf al Champagne en sudo kaj de Mauborget al Bullet sur la ĵurasa altebenaĵo. De la vilaĝocentro de Fontaines ankaŭ kondukas montara vojo al Grandevent. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Grandson. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Mauborget la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Fontaines-sur-Grandson datiĝas el la jaro 1011 kiel Fontanes. En la jaro 1011 Reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis Fontaines al la Monaĥejo Romainmôtier. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson en la jaro 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝo apartenis al la Voktejo Grandson. Post la reformacio en la jaro 1536 la vilaĝo estis atribuita al la majorejo Fiez. En la jaro 1730 Fontaines disiĝis de Fiez kaj fariĝis memstara komunumo, kiun gvidis komunuma asembleo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Aliaj lokoj kun la nomo Fontaines
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Fontaines-sur-Grandson en Historia Leksikono de Svislando (2005-12-08)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fontaines-sur-Grandson – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)