Orges VD
![]() |
- La mallongigo VD en Orges VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Orges. |
Orges | |
---|---|
Blazono de Orges | |
Orges | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 48′ 28″ N 6° 35′ 19″ O / 46.80778 °N, 6.58861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 28″ N 6° 35′ 19″ O / 46.80778 °N, 6.58861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 254 |
Areo | 4,02 km² |
Alteco | 560 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1430 |
Komunumkodo | 5924 |
Situa mapo de Orges | |
Orges estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 254 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La komunumo Orges situas sur montotavolo sude de la Ĵurasa Montaro. En nordo la komunumon limas al la Valo de Arnon. Orgens troviĝas proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Orges kaj la setelojoj Montavaux kaj Longeville kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,02 km², de kiuj 12,4% estas kovritaj de arbaro, 81,6% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Orges limas en nordo al Vugelles-La Mothe, en oriento al Giez, en sudo al Valeyres-sous-Montagny, en sudsudokcidento al Champvent, kaj en okcidento al Vuiteboeuf.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
La komunumo Orges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Giez al Vuiteboeuf kaj kondukas vojo de Valeyres-sous-Montagny al Orges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Orges datiĝas el la jaro 1260 kiel Orses. La hodiaŭa komunumo Orges estis fondita en la jaro 1849 pere de disiĝo de la komunumo Vugelles-La Mothe, kies historion ĝi dividis ek de la mezepoko. La komunumo ek de sia sendependiĝo apartenis al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Aliaj lokoj kun la nomo Orges
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Orges en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-27)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Orges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj[redakti | redakti fonton]