Romanshorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Romanshorn (stacidomo).
Romanshorn
Flago de Romanshorn
Flago de Romanshorn
Haveno de Romanshorn
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.38333 °O / 47.56667; 9.38333 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.38333 °O / 47.56667; 9.38333 (mapo)
Areo 8,7 km²
Alteco 406 m super marnivelo
Poŝtkodo 8590
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr

Romanshorn (en Esperanto ankaŭ Romanshorno) estas komunumo en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 9292 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Romanshorn situas ĉe la norda bordo de Bodenlago sudoriente de la montoĉeno Seerücken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Romanshorn estas grava fervojnodo. Ĝi estas fina haltejo de unu el la du transsvisaj trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Bielo, Zuriko, Vinterturo kaj Fraŭenfeld ĝis Romanshorn. Romanshorn ankaŭ estas finhaltejo de la linio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil kaj Sankt-Galo al Romanshorn, kaj krome situas ĉe la trajnlinio de Konstanco al Rorschach.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historia mencio de Romanshorn datiĝas el la jaro 779.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Vido al strateto “Esperantoweg”. Foto Mireille Grosjean

Romanshorn estis dum multaj jaroj grava centro de la svisa Esperanto-movado. Ĝi estis dum longa tempo la sidejo de Svisa Esperanto-Societo. En Romanshorn troviĝas unu el la malmultaj Esperanto-objektoj en Svislando, nome strato, kiu nomiĝas Esperanto-Weg. Je Esperanto-Weg numero 15 loĝis siatempe Otto Walder kaj tie troviĝis ankaŭ la sidejo de SES. Unua Esperanto-Grupo formiĝis en Romanshorn post kurso de la fervojisto Gottlieb Stäheli. Sub iniciativo de Esperanto-Grupo Sankt-Galo, precipe de Hans Kürsteiner, en Romanshorn estis organizita kurso sub la gvido de la Cseh-instruisto Tiberio Morariu al kiu sekvis la fondiĝo de la Esperanto-Klubo Verda Stelo Romanshorn. La klubo estis malfondita en 1936 post kiam pluraj el la klubaj aktivuloj pro profesiaj kialoj forlasis la komunumon. En Romanshorn vivis ankaŭ Fritz Schwab, kiu dum 35 jaroj estis tie delegito de UEA. Dum regiona kunveno de SES en 1957 en Romanshorn kunvenis pli ol 140 personoj, kiuj aŭskultis prelegon de la japana ĵurnalisto Joŝiko Kaĵcino. Dum la inaŭguro de Esperanto-Weg en la jaro 1965 en Romanshorn okazis trilanda renkontiĝo, kiun ankaŭ partoprenis proksimume 140 personoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]