Diskuto:Universalaj Lingvoj en Svislando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Redaktoj[redakti fonton]

Saluton, mi forigis esprimojn kiel "elstara" aŭ "interesaj tekstoj" pro la principo de neŭtraleco.--Ziko 18:06, 13. Jul 2008 (UTC)

"Protestoj de Andy Künzli"[redakti fonton]

SES ricevis diversajn akrajn protestoj de Andreas Künzli rilate la enhavon de la artikolo pri la enciklopedio. Iu jam respondis al li, ke li estas invitata mem korekti kaj amendi la artikolon, sed krom tre malafablaj insultoj fakte ne venis konstruktiva kontribuo. Inter aliaj aferoj Andreas Künzli kritikas, ke la ideon pri la enciklopedio havis li mem, kaj ke SES ne dungis lin sed nur "subvenciis" kaj ke tiu-ĉi subvencio fakte nur kovris la kostojn. Fakto estas, ke SES pagis Andreas Künzli por lia laboro la sumon de Fr. 10'000.- krome li kiel aŭtoro ricevas Fr. 10.- por ĉiu vendita libro. Iajn pruvilojn pri elspezoj Andreas Künzli neniam prezentis, kaj krome li ankaŭ de Claude Gacond ricevis diversajn mon- kaj naturkontribuojn, kiujn tamen Gacond neniam precize ciferis. Fakte la vorto "dungo" strikte jure ne korektas sed devas esti "taskigo". Pri kies ideo estis la enciklopedio ankaŭ tre malfacile rekonstrueblas. Korekta estis, ke jam estis komence - ne fine, kiel staras en la artikolo - de la 1990-aj jaroj, kaj ankaŭ fakto estas, ke estas Claude Gacond, kiu instigis ene de SES, ke tiu ideo estu subtenita de la societo. En tiu-ĉi senco mi korektas kelkajn erojn de la artikolo, tamen nature estus tre dezirinda, se la koncernitaj personoj povus anstataŭ nur sendi atakajn retmesaĝojn sincere kunlabori por plibonigi kaj precizigi la akuratecon de la artikolo. Flanke de Andreas Künzli male venis minaco, ke li vandalus (komplete estingus) ĉiujn artikolojn rilate la enciklopedion kaj lin mem, se oni ne korektus ilin laŭ liaj "ordonoj". Tia konduto nature ne akcepteblas. Se io tia okazus, mi devus protekti la artikolojn kaj forbari la vandalanton. Mi tamen esperas, ke tio ne okazos, kaj Andy kiel ĉiuj aliaj bonvolaj personoj helpas kunlabori anstataŭ nur malkonstrue kritikaĉi. DidiWeidmann 07:48, 18. Jul 2008 (UTC)