Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Universitato de Neŭŝatelo, konferencejo de la 3-a Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto
Ilona Koutny parolas la 14-an de majo 2015 dum la TTK pri la situacio de Esperanto-instruado je universitata nivelo
D-ro Katalin Kováts dum sia parolado la 14-an de majo 2015 dum TTK
Zlatko Tišljar prezentas la Zagreban metodon
Stano Marček prezentas Esperanto per la rekta metodo
Zsófia Kóródy prezentas klasinterŝanĝon de ĝemelaj urboj
Monika Molnár pri lernejo Granda Ursino
Infanoj de la lernejo Granda Ursino dum TTK
Mireille Grosjean pri la lernhelpa efiko de Esperanto
Mirejo dankita kaj honorita pere de naskiĝtaga floro.
Márta Kovács parolas pri la situacio en Hungario
Dietrich Michael Weidmann pri lingvoinstruado en Svislando
Katalin Kováts pri la KER-ekzamenoj
Christophe Chazarein pri lernu.net
Duncan Charters pri la 8 jarmilaj evoluigaj celoj de UN
Monique Arnaud pri la libreto "Rakonto pri tarofolioj"
Jean-Claude Heger alpokornludas
Konkluda plensesio

La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (TTK) okazis de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 en Svislando, nome en Aula de Jeunes-Rives de la Universitato de Neŭŝatelo kaj en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.[1]

La unua okazis en Ĝenevo (Svislando) en la jaro 1922. La dua okazis en Prago (Ĉeĥoslovakio) en la jaro 1927.

La organizanto de la Tria Tutmonda Kolokvo estas ILEI.

Honora Komitato[redakti | redakti fonton]

La honora komitato konsistas el 32 gravaj personecoj de la publika vivo de Svislando kaj de akademiaj reprezentantoj de la Esperanto-movado. La liston komencas s-ino Monika Maire-Hefti, edukdirektorino de la registaro de Kantono Neŭŝatelo, kiu invitis al konferenco, kaj la direktoro de la konferenco de la svisaj edukministroj d-ro Christoph Eymann, registara konsiliano de Kantono Bazelo Urba.[2]

13-an de majo 2015 (malferma ceremonio)[redakti | redakti fonton]

Dum la malferma ceremonio la 13-an de majo 2015 en Aula des Jeunes-Rives de la Universitato de Neŭŝatelo alparolis nome de la gasta kantono la registara konsiliano Jean-Nat Karakash; nome de la urbo La Chaux-de-Fonds parolis la eksiĝinta prezidantino kaj membro de la komunuma konsilio de la urbo s-ino Nathalie Schallenberger; nome de la urbo Neuchâtel parolis s-ro Dimitri Paratte, prezidanto de la Parlamento. La ceremonio ornamiĝis per klasikaj muzikkontribuoj kaj konkludiĝis per manĝeto, kiun ofertis la kantona registaro.

14-an de majo 2015 (matena sesio)[redakti | redakti fonton]

La unua konferenca tago disvolviĝis en Aula des Jeunes-Rives en la neŭŝatela universitato. La matenon malfermis prof. d-ro Duncan Charters per la salutmesaĝo de Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu substrekis la gravecon de la laboro de tiu ĉi konferenco. La prelegaron komencis prof. d-ro Ilona Koutny de la Universitato Adam Mickiewicz de Poznan, Pollando. Ŝi prezentis la situacion de la Esperanto-instruado je universitata nivelo. Sekvis d-ino Katalin Kováts pri la nuntempaj gravaj atingoj surkampe de instruado de Esperanto. Grava konstato de ŝia prelego estas, ke multloke mankas la informo pri la farita laboro, pro kiu simple mankas kompletaj statistikoj pri la kursoj kaj instruadoj de Esperanto tra la mondo. Tio estas bedaŭrinda, ĉar pro la malmultaj informoj la listo pri la Esperanto-instruado aspektas mizera, kvankam ja ekzistas amaso da aktivecoj. Estas grave, ke la instruistoj informas ILEI-n kaj aliajn instancojn de la movado pri siaj aktivecoj. Aktivecoj, pri kiuj informoj mankas, simple oficiale ne ekzistas.

Post kukopaŭzo Zlatko Tišljar prezentis la esploradon pri la vorttrezoro de la baza uzo de Esperanto en parola formo, uzata en la Zagreba metodo (kiu aperis en 36 lingvoj). Li montris sur tabelo la evoluon de la lingvo akirado. Je baza nivelo Esperanto laŭ la esploroj akireblas preskaŭ dekoble pli rapide ol aliaj lingvoj. Ju pli altan nivelon oni tamen alstrebas, des malpli fariĝas diferenco inter nivelo de Esperanto kaj de aliaj fremdlingvoj en funkcio de tempo. La tiel nomita perfekta akiro fakte nek en Esperanto nek en ajna fremda lingvo eblas je tiu plej supera nivelo. Rilate la distribuon de morfemoj en Esperanto la 500 plej oftaj morfemoj kovras 95% de la lingvouzo, aliaj preskaŭ 5% uzas 1000 morfemojn, la ceteraj morfemoj estas nur tre malofte uzataj. Do evidente tiuj 500 plej oftaj elementoj devas aperi unue en ĉiu baza lernilo. Tio estas la bazo de la Zagreba metodo. Sekvis prezentado de Stano Marček pri sia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kiu ĝis nun aperis en 36 lingvoj. [3]

14-an de majo 2015 (posttagmeza sesio)[redakti | redakti fonton]

Malfermis la posttagmezan sesion Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz pri la klasokontaktoj kadre de ĝemelaj urboj Herzberg am Harz en Germanio kaj Góra en Pollando. S-ino Kóródy skizis, kiel post iniciato de la ĝemelurba kunlaboro komence ne estis Esperanto-parolantoj en Góra. Unua aktiveco estis do ŝiaflanke instruado de Esperanto al instruistoj surloke. Intertempe tia interŝanĝo inter la du ĝemelurboj fariĝis tradicia evento okaze de SALO, Somera Arbara Lernejo. – Sekvis prezento de Lingvolanĉilo, esploro pri la hipotezo, ke Esperanto havu pozitivan efikon al la metalingvaj konoj de infanoj kaj sekve propedeŭtikan valoron, preparita de Angela Tellier. Ĉar Tellier ne povis alveni, ŝian prelegon laŭtlegis Mirejo Grosjean. En la projekto partoprenis infanoj el Britio, Germanio kaj Hungario. Sub kontrolo de universitataj fakuloj estis ekzamenitaj la rezultoj de kvar variabloj, nome sinteno, metalingva konscio, interkultura konscio kaj konoj de fremdaj lingvoj lernataj. Povis esti konstatita, ke la projekto Lingvolanĉilo sukcesis. Komparogrupoj kun infanoj, kiuj ne partoprenis la projekton, montris, ke partoprenantoj de la projektoj havis pli altan metalingvan konscion kaj pli bonajn konojn de fremdaj lingvoj. Eĉ se tiuj rezultoj devas esti kun prudento interpretitaj, la rezultoj estas kuraĝigaj.[4] Post la kafopaŭzo sekvis Monika Molnár kun prelego pri Esperanto kaj Freinet-Pedagogio kaj ŝia laboro en la privata lernejo Granda Ursino en La Chaux-de-Fonds. Post la prelego infanoj de la lernejo Granda Ursino prezentis teatraĵon, kiun ili mem kreis. Mireille Grosjean, kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo, konkludas la unuan labortagon de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto per kontribuo pri la propedeŭtika, lernhelpa valoro de Esperanto – Esperanto kiel lingvolanĉilo. Grosjean emfazis: "La lernado de Esperanto kiel unua fremdlingvo kreas ĉe infanoj sperton de sukceso, dum lernado de malfacila lingvo kiel unua fremdlingvo kreas ĉe infanoj precipe malpli lertaj ofte frustriĝon kaj sperton de malsukceso kun la rezulto, ke ili perceptas lingvolernadon kiel komplika kaj malagrabla. Se oni instruas blovinstrumenton al infano oni ne komencas per trumpeto sed per bekfluto. Esperanto estas kvazaŭ la bekfluto de la lingvoj."[5]

15-an de majo 2015 (matena sesio)[redakti | redakti fonton]

La matenan sesion komencis Jean-Thierry von Büren per danka kanto al Mireille Grosjean kaj transdonante al ŝi naskiĝtagan florbukedon. Poste tradukisto de Eŭropa Revizora Kortumo, István Ertl, prezentas diversajn aspektojn de la lingva politiko en Eŭropa Unio, montrante la kreskantajn malfacilaĵojn pro la kresko de la Unio kaj la aldono de novaj oficialaj lingvoj, la superrego de la angla kaj prezentante pensojn, kiujn rolojn Esperanto povus ludi en la komunumo. Kiel dua matena preleganto sekvis Márta Kovács, kiu prezentis la atingojn, perdojn kaj perspektivojn de Esperanto en Hungario, kie Esperanto ekde la 1980-aj jaroj havas sian lokon en la lernejoj. Post la paŭzo sekvis Dietrich Michael Weidmann, kiu prezentis la lingvoinstruadan situacion de Svislando, montrante la nunan malefikecon de la lingvoinstruado malgraŭ enorma penado kaj proponante rolon, kiun Esperanto povus havi kiel lingvolanĉilo. Konkludis la matenon Katalin Kováts per sia prelego kun la titolo "Ekzamenoj laŭ la Komuna eŭropa referenckadro de Konsilio de Eŭropo". Ŝi skizis la historion de la oficialigo de KER-ekzameno kadre de la eŭropa diplomsistemo.[6]

15-an de majo 2015 (posttagmeza sesio)[redakti | redakti fonton]

La posttagmezan sesion ekster programo malfermis Christophe Chazarein per mallonga prezentado de la grava lingvolerna retejo www.lernu.net, tra kiu jaron post jaro miloj da homoj esperantiĝas. La oficialan parton de la posttagmeza sesio malfermis prof. d-ro Duncan Charters el Usono per prelego pri la temo "Kiom Esperanto kontribuas al la konkretigo de la Jarmilaj Celoj de UN kaj Unesko". Charter skizis, ke Esperanto povus ludi rolon en ĉiuj ok celoj (1-e elradikigi eksterordinaran malriĉecon kaj malsaton, 2-e atingi universalan elementan edukadon, 3-e antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj, 4-e redukti la nombron de infanaj mortoj, 5-e plibonigi patrinan sanon, 6-e kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn, 7-e certigi median daŭripovon, 8-e starigi tutmondan partnerecon por evoluado). Post enkonduka prelego estis faritaj etaj diskutgrupoj, el kiuj fine venis diversaj sugestoj. Menciiĝis inter aliaj proponoj la ideo, ke en rifuĝejoj al rifuĝintoj diversnaciaj unue estu instruata Esperanto por ebligi komunikadon kaj ankaŭ fronte al la fakto, ke oni ne jam konas la cellandon de la rifuĝintoj. – Sekvis Monique Arnaud, observantino de ILEI ĉe UNESKO, kiu prezentis la libreton "Rakonto pri tarofolioj" verkitan de afrikanoj dum la ILEI-Konferenco en Porto Novo, Benino, 2008. La projekto estas bona ekzemplo de kunlabora evoluo helpe de Esperanto en Afriko.[7] – La lastan kolokvan sesion en la urbo Neŭŝatelo konkludis Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI kaj kunprezidantino de SES, kiu konkludis per prelego sub la titolo "Afriko – Virinoj", dum kiu ŝi prezentis sian laboron kadre de Scio Sen Bariloj.[8] Inter la celoj de Mireille Grosjean kiel prezidantino, krom la organizado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, estas la restarigo de konsultaj rilatoj de ILEI kun UNESKO. Bazo por atingo de tiu celo estas, ke ILEI aktivu por la celoj de UNESKO.[9]

16-an de majo (konkluda sesio)[redakti | redakti fonton]

La konkluda tago okazis en la ejoj de CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Dum la unuaj du labortagoj ofertis densan prelegoprogramon, en la urba biblioteko la evento nun vere ricevis kolokvan karakteron. La partoprenantaro dividiĝis en tri laborgrupojn. Dum unu grupo sub la gvidado de Claude Gacond vizitadis la arkivejojn kaj ceterajn ejojn de CDELI kaj la bibliotekon, la dua grupo diskutis pri la FLAM-analizo de ILEI kaj la tria grupo pri la estonteco de Esperanto kaj de ĝia instruado. Post la kafopaŭzo kaj la tagmanĝo la grupoj rotaciis, tiel, ke ĉiu partoprenanto havis la okazon partopreni la tri temojn en malgranda grupo. Post la posttagmeza kafopaŭzo sekvis la konkluda kunveno en la plena grupo ornamita de alpokorna prezentaĵo de Jean-Claude Heger el Les Brenets. La kolokvo konkludiĝis kun la konstato, ke la reagoj de la invititaj ŝtatoj estis kompare al la unuaj du konferencoj magraj, kvazaŭ la oficiala interesiĝo pri la lingvoproblemo – kun escepto de Slovakio, kies reprezentanto aktive partoprenis en la evento – kvazaŭ forvaporiĝis. Aliflanke evidentiĝis ke, kiel la altnivelaj kontribuoj montris, la Esperanto-movado evoluis el pionira rondo al matura lingva komunumo kaj precipe sur la kampo de la instruado en la kadro de la KER-ekzamenoj okazis profesiiĝo. Estas evidente ke la Esperanto-movado devas koncentriĝi al siaj fortoj, tio estas precipe al kontribuado al daŭripova evoluo, al atentigo pri lingva diskriminacio kaj al lukto por libera aliro al scio kaj edukado por ĉiuj homoj. Grandaj ŝancoj por la Esperanto-movado ekzistas precipe en Afriko.[10]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]