Lingvolanĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvolanĉilo (aŭ Saltotabulo Angle: Springboard to Languages) estas projekto kaj laborgrupo en Britio, kiu celas uzi Esperanton kiel enkondukan rimedon por la lernado de fremdaj lingvoj. Ĝia celo ne estas instrui Esperanton, sed pere de ĝi konsciigi pri lingvolernado.

Historio de la projekto[redakti | redakti fonton]

Angela Tellier, komisiito de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) pri edukaj aferoj, ellaboris la projekton. Helpate de malgranda skipo de instruistoj, desegnistoj kaj aliaj konsilantoj, ŝi planis kaj verkis ne nur la kursmaterialojn sed ankaŭ la inform- kaj reklamilojn. Cetere ŝi interrilatis kun edukaj instancoj kaj kun la lernejoj mem.

EAB finance subtenas dum kvin jaroj la ambician kaj multekostan projekton. Instigis kaj ebligis la iniciaton ŝanĝoj en la lingvo-politiko de la brita registaro. En la 1980-aj jaroj, pro enkonduko de t.n. nacia studprogramo, ne eblis oficiale instrui Esperanton en britaj lernejoj. Sankciitaj estis lingvoj de la Eŭropa Unio kaj tiuj de etnaj minoritatoj en Britio (ekzemple la kimra, la bengala, la guĝarata). Aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, estis permesataj, kondiĉe, ke unuavice estu studataj aprobitaj lingvoj de la nacia programo. Rezulte, Esperanto estingiĝis en britaj lernejoj krom kiel dumpaŭza aŭ hobia okupo. Intertempe, parte pro granda elekto de lernejaj studfakoj konsiderataj pli facilaj ol lingvoj (ekzemple sociologio, psikologio, amaskomunikiloj), ŝrumpis intereso pri lingvolernado en duagradaj lernejoj. Panikis la registaro, kiu ordonis, ke ekde la aĝo de 14 jaroj ne plu estu devige lerni fremdan lingvon (decido atakita de intelektuloj kaj eventuale, post registaro-ŝanĝo, renversota). Cetere, por stimuli lingvolernadon inter 11- ĝis 14-jaruloj, la registaro ĉi-februare anoncis, ke ĉe duagradaj lernejoj la deviga instruado de almenaŭ unu EU-lingvo estos nuligita favore al “ekonomie utilaj” lingvoj (ekzemple la ĉina aŭ la araba). Kompense, pro la ŝanĝoj ĉe duagrada nivelo, kaj por defendi sin kontraŭ kritikantoj, la registaro anoncis, ke ĝis la jaro 2010 ĉiu pli aĝa lernanto en elementa lernejo rajtos lerni fremdan lingvon.

Ĉi-foje la registaro ne insistis pri aprobitaj lingvoj. Sciante, tamen, ke en multaj elementaj lernejoj, sen sperto pri fremdlingva pedagogio, instruistoj frontas foje nervoze kaj senkonsile al sia nova defio, kaj rekonante la eblon oficiale enkonduki la internacian lingvon en naciajn lernejojn, britaj esperantistoj ekagis. La rezulto estas Lingvolanĉilo, kiu celas ne nur instrui Esperanton sed ankaŭ – jen la hoko por lernejestroj – prezenti ĝin kiel lernfaciligan lingvon prepare al studado de aliaj lingvoj ĉe duagrada lernejo. Substrekataj estas ankaŭ la tutmondaj kulturaj kontaktoj akireblaj pere de Esperanto.

Trovi lernejojn pretajn partopreni la pioniran fazon de la projekto ne facilis. En Britio la unua fremda lingvo, pro historiaj, ne plu pro ekonomiaj, kulturaj aŭ eĉ feriaj kialoj, estas la franca. Multaj britoj almenaŭ iomete lernis la francan, kaj do instruistoj en elementaj lernejoj sin preparas por instrui fremdan lingvon, provante freŝigi plejparte bazajn sciojn pri la franca. Konvinki ilin akiri kaj ekinstrui novan lingvon, aparte lingvon, kiu laŭ la brita subministro pri edukado, Lordo Adonis, en ĉi-jara letero al esperantisto, “ne asociiĝas kun aparta kulturo”, foje senesperigis. Sed ĝis la komenco de la jaro anoncis sin du entreprenemaj elementaj lernejoj pretaj akcepti Lingvolanĉilon.

Pilotaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

La pilota lernejo en Cambridgeshire

Ekzistas du pilotaj lernejoj:

La lernejoj ricevis enkondukan pakaĵon kun interalie la jenaj varoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]