Tim Morley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Timmorley.JPG

Tim MORLEY estas brita esperantisto loĝanta en Kembriĝo en Anglio, iama komputila programisto kaj nuntempa instruisto de la angla, la franca, kaj Esperanto. Tim famiĝis kiel kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj - interalie de OpenOffice.org kaj PledgeBank.

Tim Morley esperantistiĝis en 2001. Ekde la fino de 2002 li engaĝiĝas en la esperantlingva traduko de OpenOffice.org kaj en decembro de 2005 li lanĉis la esperantlingvan tradukon de PledgeBank. Li estas ankaŭ vikipediisto, redaktanta kiel Vikipediisto:Timsk.