Bongaigan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Bongaigan
Larĝa panoramo de Bongaigan
Bongaigan
City in India • setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 29′ N, 90° 34′ O (mapo)26.4890.56Koordinatoj: 26° 29′ N, 90° 34′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bongaigan (Asamo)
Bongaigan (Asamo)
DEC
Bongaigan
Bongaigan
Situo de Bongaigan
Bongaigan (Barato)
Bongaigan (Barato)
DEC
Bongaigan
Bongaigan
Situo de Bongaigan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bongaigaon [+]
vdr

Bongaigan, asame: বঙাইগাঁও estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Vido en Bongaigan

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio la loknomo devenas de la vortoj 'bon' (sovaĝa) kaj 'gai' (bovino), ĉar en la pasinteco la sovaĝaj bovinoj ofte estis minaco por la vilaĝanoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bongaigan havis 139 650 (laŭ Germanlingva Vikipedio 58 939) da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alte, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bongaigan situas sur ebenaĵo en baseno de Bramaputro ĉe rivero en averaĝa alteco de 63 metrojn. Alipurduar troviĝas 100, subŝtata sidejo Dispur 132, Guvahati 133, Ŝilongo 171, Nagoan 215, Tezpur 224, Kolkato 490, tutlanda ĉefurbo Delhio 1332, Mumbajo 1997 kilometrojn (aere) [1].

Horloĝa turo en Bongaigan

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis regita de hinda-mongoloida etno de la 16-a jarcento ĝis fino de la princa ŝtato en 1956. La municipo formiĝis en 1977. Teroristoj eksplodis en 1989, mortis 17 homoj kaj vundiĝis almenaŭ 48.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bongaigaon estas centro de la regiona petrokemia industrio jam ekde 1908. La urbego hodiaŭ evoluis por esti komerca centro, sed ankaŭ la turismo estas signifa. Multaj laboras en la servoindustrio.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La hinduoj plimultas kun 91%, poste islamanoj sekvas ĉirkaŭ 6%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bongaigan la oficialaj lingvoj estas la asama, bodoa kaj angla lingvoj. Oni parolas bengale (36%), asame (25%), hindie (13%), krome en pluraj aliaj lingvoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bongaigan kelkaj altlernejoj funkcias.

Enirejo de altlernejo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Bongaigan situas parte en humida subtropika klimato (Cwa), parte en tropika savana klimato (Aw) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 1716 1716 mm, en ĉiuj monatoj pluvas sed tre ofte dum musono inter aprilo-septembro. La temperaturo varias inter 19-29 °C, vintre kelfoje jam mezuris eĉ sub frostopunkto.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bongaigan havas 2 stacidomojn kaj 3 fervojajn liniojn (unu linio trairas la riveron), krome 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Aparta ponto helpas la trafikon ekde 1962. La plej proksima enlanda, ankaŭ internacia flughaveno funkcias en Guvahati.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • horloĝa turo
  • monumento
  • proksime naturrezervejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Bongaigan
Templo
Hospitalo
Biblioteko
Monumento