Ŝilongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Ŝilongo
Larĝa panoramo en Ŝilongo
Ŝilongo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 793001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 229  (2011) [+]
Loĝdenso 2 225 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 34′ N, 91° 53′ O (mapo)25.57444444444491.878888888889Koordinatoj: 25° 34′ N, 91° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 525 m [+]
Areo 64,36 km² (6 436 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ŝilongo (Tero)
Ŝilongo (Tero)
DEC
Ŝilongo
Ŝilongo
Situo de Ŝilongo
Ŝilongo (Barato)
Ŝilongo (Barato)
DEC
Ŝilongo
Ŝilongo
Situo de Ŝilongo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shillong [+]
vdr

Ŝilongo estas municipo, la ĉefurbo de subŝtato Meghalajo en Barato, ankaŭ distrikta sidejo. Pro simileco al montoj ĉirkaŭ la urbego la britoj aprezis ĝin "Skotlando de la Oriento".

Strato en Ŝilongo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ŝilongo havis 143 229 da loĝantoj kun legopovo inter 84-93%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝilongo situas en centro de altebenaĵo ĉirkaŭita de montoj en averaĝa alteco de 1525 metrojn, pli precize inter 1495−1965 m. Dispur troviĝas 63, Nagaon 117, Silĉar 123, Dimapur 153, Bongaigan 171, Ajzolo kaj Kohimo po 223, Agartala 400, Kolkato 489, tutlanda ĉefurbo Delhio 1490, Mumbajo 2092 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Brita Orienthinda Kompanio konstruigis vojon konvenan ankaŭ por militaj celoj kontraŭ Birmo kaj en 1829 ankaŭ sanatorio por la britoj konstruiĝis en Ŝilongo pro ties klimato favora. La loko konstante evoluis, eĉ en 1874 ĝi estis levita sidejo pro la formado de Asamo. La municipo estis estasblita post 4 jaroj. Granda sismo okazis en 1897, 27 homoj perdiĝis kaj grava parto de la urbo estis detruita. En 1972 la loko iĝis la ĉefurbo de Meghalajo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Ŝilongo estas la angla, en:Khasi language kaj en:Garo language. Laŭ gepatraj lingvoj estas ĥasia (47%), bengala lingvo (20%), hindia lingvo (10%), nepala lingvo (10%), asama lingvo (3%), gara (2,5%), panĝaba lingvo (2%), aliaj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ŝilongo vivis en 2011 kristanoj (47%), hinduoj (42%), islamanoj (5%), tribaj religianoj (4,5%), ankaŭ aliaj. En la urbego diocezo funkcias.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ŝilongo pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Altlernejo en Ŝilongo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Ŝilongo havas subtropikan altebenaĵan klimaton (Cwb). Ĝiaj someroj estas malvarmetaj kaj tre pluvaj, dum ĝiaj vintroj estas malvarmetaj sed sekaj. La temperaturo varias en la jaro inter 13-21 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 2250 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter aprilo-oktobro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝilongo ne havas fervojon, sed 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La flughaveno (ankaŭ internacia) situas 30 kilometrojn de la urbocentro.

Katedralo en Ŝilongo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, inter alie impona katedralo
  • artefarita lago
  • "Monumento de Francio" kiu estas loke konata kiel "Motphran"
  • piknikejo 10 km de la urbo 1966 m super la marnivelo
  • pluraj muzeoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans