Silĉar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa aerpanoramo de altlernejo en Silĉar
Larĝa aerpanoramo de altlernejo en Silĉar
Silĉar
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 788001
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 49′ N, 92° 48′ O (mapo)24.81666666666792.8Koordinatoj: 24° 49′ N, 92° 48′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Silĉar (Asamo)
Silĉar (Asamo)
DEC
Silĉar
Silĉar
Situo de Silĉar
Silĉar (Barato)
Silĉar (Barato)
DEC
Silĉar
Silĉar
Situo de Silĉar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Silchar [+]
vdr

Silĉar, bengale: শিলচর estas urbego, municipo en orienta Barato, en subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de distrikto. Ĝi gajnis la kromnomon "Insulo de Paco" de Indira Gandhi.

Trafiko en Silĉar

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo venis de du vortoj "ŝil" kaj "ĉar" kun la signifo "roko" kaj "bordo/insulo" respektive.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 municipo Silĉar havis 172 830 da loĝantoj kun legopovo 82%, pli alte, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Silĉar situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la plej suda parto de Asamo en averaĝa alteco de 35 metrojn. Imfalo troviĝas 116, Ajzolo kaj Ŝilongo po 123, Dimapur 142, Kohimo 162, Agartala 188, Kolkato 515, tutlanda ĉefurbo Delhio 1602, Mumbajo 2158 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la britoj establis Silĉar en 1832, la municipon en 1899. La urbo travivis grandan inundon en 1929 pro la senĉesaj pluvoj kaj sismojn en 1869, 1947 kaj 1957. En 1961 okazis sangaj kolizioj pro lingva afero, en kiu 11 homoj estis pafmortigitaj de la polico.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Silĉar la historia okupiĝo estis prilaborado de teoj. Nun la urbego estas signifa komerca centro. La plej grava produkto estas la papero, sed multaj estas metiistoj pri kanoj kaj bambuoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Silĉar la oftaj lingvoj estas la bengala (92%), la hindia (5,5%) kaj manipura lingvo (2%).

Altlernejo en Silĉar

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Silĉar (aŭ en ties proksimeco) universitato, altlernejoj kaj instituto funkcias.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Silĉar vivis en 2011 hinduoj (86%), islamanoj (12%), iomete ankaŭ aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Silĉar situas ĉe limo de tropika klimato (Am) kaj humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. La temperaturo varias en la jaro inter 25-30 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 3106 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter majo-septembro.

Stacidomo, antaŭe monumento en Silĉar

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Silĉar havas stacidomon, kie finiĝas la fervoja linio, sed ĉe la alia flanko ĝi estas ligita al la landa reto. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. 2 pontoj kaj aparta fervoja ponto helpas la trafikon. La propra flughaveno situas 22 kilometrojn de Silĉar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans