Ajzolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Ajzolo
Larĝa panoramo de Ajzolo
Ajzolo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 796001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 293 416  (2011) [+]
Loĝdenso 642 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 44′ N, 92° 43′ O (mapo)23.73333333333392.716666666667Koordinatoj: 23° 44′ N, 92° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 132 m [+]
Areo 457 km² (45 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ajzolo (Barato)
Ajzolo (Barato)
DEC
Ajzolo
Ajzolo
Situo de Ajzolo
Ajzolo (Barato)
Ajzolo (Barato)
DEC
Ajzolo
Ajzolo
Situo de Ajzolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aizawl [+]
vdr

Ajzolo, hindie: आइज़ोल bengale: আইজল, Pri tiu ĉi sono prononco estas municipo, la ĉefurbo de subŝtato Mizoramo en Barato, ankaŭ sidejo de la samnoma distrikto.

Strato en Ajzolo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ajzolo havis 293 416 da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ajzolo situas sur kresto de montaro en averaĝa alteco de 1132 metrojn. Silĉar troviĝas 123, Agartala 147, Ŝilongo 223, Kohimo 258, Dimapur 261, Kolkato 463, tutlanda ĉefurbo Delhio 1639, Mumbajo 2126 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la britoj establis kazernon por certigi la potencon en 1872, baldaŭ ankaŭ fortigitaj poŝtejon. Ajzolo estis oficiale establita en 1890, post kelkaj jaroj vojo konstruiĝis al Silĉar. La barata aerforto faris aviadilatakojn kontraŭ la urbo pro ribelo en 1966. Ajzolo iĝis la ĉefurbo de Mizoramo en 1987. La municipo estis kreita en 2010.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de la urbego estas ligita al la urbara rolo de Ajzolo. La oficejoj kaj ĉiuj servaj, komercaj, kulturaj centroj situas en Ajzolo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Ajzolo estas la angla kaj en:Mizo language.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ajzolo vivis en 2011 plejparte kristanoj (93,5%), hinduoj (4%), islamanoj (1,5%), ankaŭ aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ajzolo pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Ajzolo havas subtropikan altebenaĵan klimaton (Cwa). Ĝiaj someroj estas malvarmetaj kaj tre pluvaj, dum ĝiaj vintroj estas malvarmetaj sed sekaj. La temperaturo varias en la jaro inter 17-26 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 2092 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter majo-septembro.

Preĝejo en Ajzolo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ajzolo ne havas fervojon, sed 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La flughaveno situas proksime de la urbocentro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Ajzolo
Panoramo en Ajzolo
Preĝejo
Muzeo
Hotelo
Oficejo
Universitato
Altlernejo