Dimapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dimapur
City in India
Administrado
Poŝtkodo 797112
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 55′ N, 93° 45′ O (mapo)25.912593.741666666667Koordinatoj: 25° 55′ N, 93° 45′ O (mapo) [+]
Alto 145 m [+]
Areo 121 km² (12 100 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dimapur (Nagalando)
Dimapur (Nagalando)
DEC
Dimapur
Dimapur
Situo de Dimapur
Dimapur (Barato)
Dimapur (Barato)
DEC
Dimapur
Dimapur
Situo de Dimapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dimapur [+]
vdr

Dimapur, bengale: दीमापुर estas urbego, municipo en orienta Barato, en la sudokcidento parto de subŝtato Nagalando, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Preĝejo en Dimapur

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo venis de vortoj "di" (akvo), "ma" (granda) kaj "pur" (urbo) kun la signifo "Granda rivera urbo".

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Dimapur havis 122 834 loĝantojn kun legopovo 86%, pli alte, ol la landa averaĝo. Ĉirkaŭ 50% estas nagaoj, la ceteraj estas bengaloj, asamoj, nepalanoj, tamiloj kaj aliaj naciecoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dimapur situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de la limo kun Asamo en averaĝa alteco de 152 metrojn. Nagoan troviĝas 76, subŝtata sidejo Kohimo 87, Ĝorhat 121, Agartala 128, Silĉar 142, Imfalo 147, Ŝilongo 153, Ajzolo 261, Kolkato 632, tutlanda ĉefurbo Delhio 1617, Mumbajo 2247 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento Dimapur estis sidejo de regno. Dum la 2-a mondmilito Dimapur estis centro de armeaj agoj inter britoj kaj Japanio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dimapur estas la ĉefa enirejo kaj komerca centro de la subŝtato, krome multaj armeaj instalaĵoj situas enurbe. La komerco helpis la bankan vivon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Dimapur la oficiala lingvo estas la angla, krome estas uzataj en:Angami language, en:Ao language, en:Chokri language, en:Lotha language kaj en:Sümi language.

Universitato en Dimapur

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Dimapur universitato kaj pluraj altlernejoj funkcias.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Dimapur vivis en 2011 kristanoj (45%), hinduoj (41%), islamanoj (11%), ankaŭ aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Dimapur la temperaturo varias en la jaro inter 18-27 °C. Jare pluvas averaĝe 1710 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter aprilo-oktobro.

Stacidomo de Dimapur

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dimapur havas trairan fervojan linion kun stacidomo kaj granda trafiko. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La propra flughaveno servas enlande.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans