Nagaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nagaoj
etno
Suma populacio
2000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Kuki-Chin languages
Religio



vdr
Yimchungur (Yimchungru) tribo

La Nagaoj estas kolektivnocio por etnoj en la nordoriento de la hindia subkontinento.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La ĉefa loĝregiono de la nagaaj triboj situas oriente de Asamo kaj etendiĝas ĝis la nordoriento de Mjanmao. La barata parto de diu regiono en 1962 farigsis federacia ŝtato Nagalando.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Multaj nagatriboj antaŭe prakatikis kapĉasadon kaj vivis precipe de agrikulturo kaj bestbredado.

La triboj de la nagaoj subdividas sin je pli ol 26 unuopaj klanoj, ekzemple la ao-nagaoj, angami-nagaoj, sumi-nagaoj kaj pliaj. Ĉiu el tiuj klanoj disponas pri plej ofte tute aparta lingvo. Kelkaj klanoj, ekzemple la ĉakesang-nagaoj, parolas eĉ ene de sia komunumo du diversajn lingvojn.

La nagaaj lingvoj apartenas al la ĉino-tibeta lingvaro, al kiu apartenas inter aliaj ankaŭ la birma lingvo. Kiel komercan lingvon la nagaoj plej ofte uzas kreolan lingvon, kiu baziĝas sur la asama lingvo kaj en la angla nomiĝas nagamese ("nagaa lingvo").

La nocio naga[redakti | redakti fonton]

De kie originas la vorto naga, dum longa tempo estis disputata. Ekzistis diversaj teorioj. Unu el ili diris, ke naga signifas "nuda", aliaj supozis ligon al la sanskrita vorto serpento. Hodiaŭ oni eliras de tio, ke la vorto naga deriviĝas el la birma na ka, kio signifas "trapikita orelo". Fakte multaj nagatriboj havis trapikitajn orelojn, kiuj dum ritaj dancoj estis ornamitaj per kotonfaskoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]