Krakatoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krakatoa

Krakatoa (ankaŭ Krakatau – indonezia nomo) estas aktiva vulkano en Sunda markolo inter insuloj Javo kaj Sumatro. Ĝi apartenas al la provinco Lampungo de Indonezio. La 26-an de aŭgusto 1883 ĉi tie okazis la plej granda registrita erupcio en la historio de homaro. La vulkano elstaranta 823 metroj super la marnivelo fakte tute eksplodis kaj 25 km3 da ŝtonaro kaj cindro estis elsputita en la ĉirkaŭaĵon, la erupcio estis aŭdebla ĝis distanco 4.000 km. Pli ol 36.000 homoj mortis, 165 urboj kaj vilaĝoj estis tute neniigitaj kaj pluaj 132 plejparte difektitaj.

El la origina vulkano restis kelke da malgrandaj insuletoj. Je kelke da jaroj komencis formiĝi nova vulkano, kiu hodiaŭ preskaŭ atingas en la originan altecon. La restaĵo de la tiama erupcio estas la hodiaŭa Rakata-insulo (Pulau Rakata).

Ĝia bazo estas 300 metroj sub la marnivelo, de tio altiĝis ĝis ĉ. 2.000 metroj. La vulkana pinto poste enfalis kaj estiĝis kaldero kun diametro de 6 km. La rando de la kaldero etendiĝis super la marnivelon en formo de kvar insuloj: nordokcidente Sertung (Verlaten), nordoriente Lang kaj Polish Hat, sud-sudokcidente Rakata. Dum jaroj estiĝis tri novaj pintoj, kiuj kuniĝis al unu insulo.

Oni konas nur unu erupcion de la Krakatau antaŭ 1883, kio okazis en 1680, sed ne estis forta.

La granda erupcio de 1883[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 1883, unu pinto aktiviĝis, pulvoplenaj nuboj atingis alton de pli ol 10 km. la sonon de la erupcio oni aŭdis eĉ en foro de 150 km, Batavio (nuna Ĝakarto). Fine de majo, la vulkana aktivado ĉesis kaj rekomenciĝis nur la 19-an de junio kaj la agado atingis pinton la 26-an de aŭgusto. Tiutage, je la 13-a horo okazis eksploda serio, je la 14-a horo Krakatau eligis cindronubon en alton de 27 km. La funkciado plej fortis la 27-an de aŭgusto, ĉirkaŭ la 10-a horo antaŭtagmeze, oni aŭdis la eksplodon eĉ en Aŭstralio, je distanco de 3.500 km. La polvo atingis alton de 70 km, la puŝondoj – kiuj trafis la atmosferon – estis senteblaj sur la tuta Tero. Dum tiu tago daŭris malfortiĝantaj eksplodoj, la vulkano tute silentiĝis je mateno de 28-a de aŭgusto. En la sekvaj monatoj kaj en februaro de 1884 okazis nur malgrandaj erupcioj.

La Krakatau elŝprucis entute ĉ. 21 km³ da ŝtonaĵo; la vulkana polvo kovris 800.000 km². La ĉirkaŭan maron kovris tiom da pumiko, ke tio malebligis la ŝipadon. Pro la ŝvebanta polvo en la atmosfero, la ĉirkaŭo estis malluma dum 2,5 tagoj. La ventopelita polvo plurfoje ĉirkaŭis la Teron kaj kaŭzis atentokaptajn sunsubirajn fenomenojn.

Post la eksplodo, la insulojn Verlaten kaj Lang kaj sudan retsaĵon de Rakata, kovris vulkana polvo kaj pumiko en diko de 70 metroj. Esploroj poste montris, ke nur 10 % de tiu materialo venis el la vulkano, plimulto venis el la magmo. La freŝa magmo – pro dilatiĝo de la entenitaj gasoj – ŝveliĝis al pumiko aŭ tute eksplodis al polvo. La pli frua vulkana konuso tiel ne eniris la atmosferon, sed sinkis kiam la magma kamero kolapsis.

La vulkano kaŭzis serion de cunamoj, kiu jatingi eĉ bordojn de Sud-Ameriko kaj Havajo. La plej granda marondo altis 40 m kaj postulis – direkte post la eksplodo – morton de 36.000 homoj sur insuloj de Javo kaj Sumatro. La plantoj kaj bestoj reaperis sur Krakatau en la 5-a jaro.

Krakatau restis silenta ĝis 29-a de decembro 1927, kiam komenciĝis nova erupcio. Je la 26-a de januaro 1928, la vulkana pinto atingis la marnivelon kaj estiĝis la insulo Anak Krakatau (infano de Krakatau). La insulo en 1973 atingis la alton de 190 metroj.