Galeras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Galeras, Decembro 2005.

Galeras (Urkunina inter indiĝenoj de la 16-a jarcento) estas Anda stratovulkano en la departemento Nariño, Kolombio, proksime de la departementa ĉefurbo Pasto. Ties pinto staras je 4 276 m super marnivelo.[1] Ĝi erupciis ofte ekde la epoko de la hispana konkero, kaj ties unua historia erupcio estis registrita la 7an de Decembro, 1580.[2] Erupcio de 1993 mortigis naŭ personojn, inter kiuj ses sciencistoj kiuj estis descendintaj al la vulkana kratero por ekhavi montrojn de gasoj kaj fari gravitomezurojn en klopodo por povi antaŭscii futurajn erupciojn.[3] Ĝi estas nune la plej aktiva vulkano en Kolombio.

1°13′0″N 77°22′0″W  /  1.21667°N, 77.36667°U / 1.21667; -77.36667 (Galeras)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (1997) “Stratigraphy and chronology of the Galeras volcanic complex, Colombia”, Journal of Volcanology and Geothermal Research 77, p. 5. doi:10.1016/S0377-0273(96)00083-2. 
  • (1997) “Deaths and injuries in the eruption of Galeras Volcano, Colombia, 14a de Januaro 1993”, Journal of Volcanology and Geothermal Research 77, p. 325–338. doi:10.1016/S0377-0273(96)00103-5. 
  • (1997) “Tornillo-type seismic signals at Galeras volcano, Colombia, 1992–1993”, Journal of Volcanology and Geothermal Research 77, p. 159. doi:10.1016/S0377-0273(96)00092-3. 
  • BRUCE, Victoria. (2002) No Apparent Danger: The True Story of Volcanic Disaster at Galeras and Nevado Del Ruiz. ISBN 978-0-06-095890-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]