Observatorioj de Mauna Kea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorioj de Mauna Kea
Observatorio
Teleskopoj Subaru, Keck I kaj II, infraruĝa instalaĵo de la NASA ĉe la supro de Mauna Kea
Teleskopoj Subaru, Keck I kaj II, infraruĝa instalaĵo de la NASA ĉe la supro de Mauna Kea
Teleskopoj Subaru, Keck I kaj II, infraruĝa instalaĵo de la NASA ĉe la supro de Mauna Kea
esplora institucio • steloobservatorio [+]

Oficiala nomo: Mauna Kea Observatories
Kromnomo: MKO

Lando Usono
MunicipoHavajo

Supermara alteco4 205 m
Koordinatoj19° 49′ 20″ N, 155° 28′ 30″ U (mapo)19.822222222222-155.475Koordinatoj: 19° 49′ 20″ N, 155° 28′ 30″ U (mapo)

Estiĝo1987
Posedanto de la lokodiversaj observatorioj

Observatorioj de Mauna Kea (Pacifika oceano)
Observatorioj de Mauna Kea (Pacifika oceano)
DEC
Observatorioj de Mauna Kea
Observatorioj de Mauna Kea
Situo de la observatorioj en Pacifiko

Observatorioj de Mauna Kea (Havajo)
Observatorioj de Mauna Kea (Havajo)
DEC
Observatorioj de Mauna Kea
Observatorioj de Mauna Kea
Situo de la observatorioj en Havajo

Vikimedia Komunejo:  Mauna Kea Observatory [+]
Retpaĝaro: https://maunakeaobservatories.org/
vdr

La Observatorioj de Mauna Kea estas aro da sendependaj astronomiaj observatorioj sur la supro de Mauna Kea en la insulo Hawaii, Usono. Ili troviĝas ene de areo de 212 ha konata sub la nomo " Astronomia Baritejo " (angle " Astronomy Precinct ") establita en 1967 en la Scienca Rezervejo de Mauna Kea[1] sur tereno protektata far'de la Leĝo pri la Nacia Historia Konservo de 1966 pro ties signifo por la havaja kulturo.

La Rezervejo estis kreita en 1968 kaj estas ludonita de la Departemento pri Terenoj kaj Naturaj Resursoj de la Ŝtato Havajo. La Universitato de Havajo administras la situejon[2] kaj ludonas la terenojn al pluraj transnaciaj instalaĵoj, kiuj investis pli ol 2 miliardojn da $ en scienco kaj teknologio.[1] La luo malvalidiĝos en 2033 kaj 40 km² el la 45 km² estos redonata al la ŝtato Havajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gerard Kuiper en 1963

Studinte fotografiojn prenitajn dum la Projekto Apollo de la NASA, kaj kiuj havis pli grandajn detalojn, ol tiuj elde ajnaj ĉegrundaj teleskopoj, Gerard Kuiper komencis serĉi sekegan lokon por fari esplorojn en infraruĝo.[3]

Kvankam la unua elekto estis Ĉilio, li decidis ankaŭ pri la Havajaj Insuloj ; la monto Haleakala (Maui) ŝajnis promesiva, sed estas tro malalta rilate al la inversiga tavolo kaj estas ofte kovrita de nuboj. En la "Granda Insulo" Havajo, Mauna Kea estas rigardita kiel la plej alta insula monto en la mondo. Dum la supro estas ofte kovrita de neĝo, la aero estas tre seka. Kuiper malkovris, ke la febla malsekeco estas taŭga por la infraruĝaj signaloj ; li persvadis la guberniestron de Havajo, John A. Burns, por trabati teran padon ĝis la supro, kie li konstruis malgrandan teleskopon sur la skoria konuso Puʻu Poliʻahu,[3] la dua plej alta kulmino de la monto. Ĉar la plej alta kulmino estis sankta areo, Kuiper evitis ĝin.[4]

Kuiper poste provis havi monhelpon de la NASA por financi pli grandajn teleskopojn kaj instalaĵojn. Rebate, la NASA malfermis la projekton al la konkurenco. La Profesoro pri Fiziko John Jefferies, de la Universitato de Havajo[5] faris oferton en la nomo de la universitato[3] : Li proponis teleskopon de du metroj uzota kaj de la NASA kaj de la universitato. Kvankam grandaj teleskopoj ne estas kutime koncesiitaj al universitatoj sen bone agnoskitaj astronomoj, Jefferies kaj la Universitato de Havajo ricevis kontrakton de la NASA. Incitita, Kuiper opiniis, ke "sia monto estis ŝtelita" kaj forlasis la lokon.[3][6]

Post multenombraj testoj far'de la teamo, plej bonaj lokoj estis determinita proksime de la kulmino de la skoria konuso. La testoj montris, ke Mauna Kea estas taŭgega ejo por la noktaj observoj pro diversaj kialoj : maldensa aero, konstantaj pasatoj kaj la ĉirkaŭanta maro. Jefferies konstruis teleskopon de 2,24 metroj kun la akordo de la ŝtato Havajo por konstruis ŝoseon findindan je ĉiuj veteroj ĝis la kulmino. La konstruo komencis en 1967 kaj la unua lumo esti vidata en 1970[3]

Aliaj grupoj petis ricevi vicluojn ĉe la monta kulmino. En 1970, du teleskopoj de 0,6 m estis konstruitaj de la Usona Aerarmeo kaj de la Observatorio Lowell. En 1973, Kanado kaj Francio kune decidis konstrui la Kanadan-Francan-Havajan Teleskopon (CFHT) de 3,6 m sur la Mauna Kea.[7]

Tamen, lokalaj organizoj maltrankviliĝis pri la malutilo de la observatorio kontraŭ la vivmedio. Tio instigis la Departementon pri Terenoj kaj Naturaj Resursoj por prepari unuan planon de administro, redaktita en 1977 kaj kompletita en 1977. En januaro 1982, la estraro de la Universitato de Havajo aprobis planon por subteni la konstantan disvolvon de la sciencaj instalaĵoj ĉe la situejo. En 1998, 823 ha de la observatoria areo al la Nacia Naturrezervejo de Mauna Kea Glaciepoko. La plano de 1982 estis anstataǔigita en 2000 per pluigo kiu valoras ĝis 2020: ĝi instituas Oficejon de Mauna Kea, destinas 212 ha al la astronomio kaj movas la restantajn 4356 hektarojn al " natura kaj kultura konservo " Tiu plano estis pli malfrue revizita por kontentigi la zorgojn de la Havaja komunumo pri respekto al la kultura valoro de la monto por la indiĝenaj etno.[8]

En 2012, la scienca rezervejo de Mauna Kea entenas 13 observajn instalaĵojn, financitaj de 11 landoj. Ĝi estas unu el la unuaj observatorioj en la mondo por la optika, infraruĝa kaj submilimetra astronomio, kaj, en 2009, estis la plej granda mezurita laǔ la povo de luma kolektado. Tie estas naŭ teleskopoj laborantaj en la optika kaj infraruĝa spektroj, tri en la submilimetra spektro kaj unu en la radia spektro kun speguloj aŭ paraboloj de 0,9 ĝis 25 m. En komparo, la kosmoteleskopo Hubble havas spegulon de 2,4 m, simila en grando al la UH88, nun la dua plej malgranda teleskopo de la monto.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

La Teleskopo de Tridek Metroj, artista vido

La projektoj de novaj teleskopoj, inklude la Teleskopo de Tridek Metroj, estigis polemikon pro ties kapabla kultura kaj ekologia minaco[9][10] La pluropa teleskopo Outrigger, pligrandigo de la Observatorio W. M. Keck, kiu bezonis kromajn ejojn, estis fine rezignita en 2006.[11] Tri aǔ kvar el la dek-tri ekzistantaj teleskopoj devos esti malinstalitaj en la venonta jardeko (2015-2025), kun la propono, ke la Teleskopo de Tridek Metroj estu la lasta loko sur Mauna Kea, kie ajna teleskopo estos iam konstruita.[12][13]

Teleskopoj[redakti | redakti fonton]

De maldekstre al dekstre : Infraruĝa Teleskopo de Unuiĝinta Reĝlando, Kalteka Submilimetra Observatorio (fermita en 2015), Teleskopo James Clerk Maxwell, Smizonia Submilimetra Areo, Teleskopo Subaru, Observatorio W. M. Keck (I & II), NASA-a Instalaĵo de Infraruĝa Teleskopo, Norda Teleskopo Gemini

La teleskopoj de la supro de Mauna Kea estas financitaj de la registaraj agentejoj de diversaj nacioj. La Universitato de Havajo senpere administras du teleskopojn. Entute, estas dekdu instalaĵoj gastigantaj dektri teleskopojn ĉe aŭ ĉirkaŭ la supro de Mauna Kea.

Plano de la observatorioj
1:CSO; 2:JCMT; 3:SMA; 4:Subaru; 5:Keck; 6:IRTF; 7:CFHT; 8:Gemini Nordo; 9:UH88; 10:UKIRT; 11UH24:

Estas planita, ke la CSO, UKIRT kaj Hoku Kea estos senfunkciigitaj en la kadro de la plena plano de administrado de Mauna Kea.[15]

Tertremo de 2006[redakti | redakti fonton]

Pluraj teleskopoj suferis malgrandajn damaĝojn pro la tertremo de Kiholo Bay kaj ties posttertremoj la 15-an de oktobro 2006. La Teleskopo James Clerk Maxwell, kiu ĉi tiam faris mezurojn de klinometrio, registris la skuon per siaj klinometroj.[16] Kaj la Kanada-Franca-Havaja Observatorio kaj la Observatorio W. M. Keck refariĝis operaciivaj kaj konektitaj la 19-an de oktobro.[17][18]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Ekonomika Alfrapo de la Astronomio en Havajo, de UHERO. (Universitato de Havajo) ; 28-a de aŭgusto 2014 (angle)
  2. Historio, el la paĝaro de la The Oficejo de Administro de Maunakea Management Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 J. B. Zirker (18-a de Oktobro 2005). An Acre of Glass: A History and Forecast of the Telescope. JHU Press. pp. 89–95. ISBN 978-0-8018-8234-0. (angle)
  4. Barry R. PARKER (11-a de Novembro 2013). Stairway to the Stars: The Story of the World’s Largest Observatory. Springer. ISBN 978-1-4899-6052-8. (angle)
  5. John Jefferies, Intervjuvo far'de Spencer Weart, Havaja Instituto de Astronomio,el la paĝaro de American Institute of Physics ; 29-a de julio 1977 (angle)
  6. Joseph N. Tatarewicz (1990). Space Technology & Planetary Astronomy. Indiana University Press. p. 82. ISBN 0-253-35655-5. (angle)
  7. Kronologio de Astronomio en Havajo, de Andrew Pickles (Arĥivo) (angle)
  8. Plena Plano de Administro de Mauna Kea, 4-a de marto 2016 (Arĥivo) (angle)
  9. Tridek Metroj Teleskopo elektas Mauna Keak ; el California Institute of Technology 21-a de aŭgusto 2009 (angle)
  10. Astronomoj de la Universitato de Havajo disvolvas novajn teleskopojn por serĉi "mortigantajn asteroidojn", el la paĝaro de la University of Hawaii Institute for Astronomy ; 8-a de oktobro 2002 (angle)
  11. Decido eble blokus la projektojn de Mauna Kea, el Pacific Business News ; 8-a de aǔgusto 2006 (angle)
  12. Havajo stucas Mauna Kea teleskopojn; el Nature.com ; 2-a de junio 2015 (angle)
  13. Pli detalhava paĝo : en:Opposition to the Mauna Kea Observatories (angle)
  14. Miloj da homoj en la strato por protesti la TTM, el Maui now, 10-a de aŭgusto 2019 (angle)
  15. Tria observatorio de Mauna Kea senfunkciigota, el University of Hawai'i News 21-a de oktobro 2015 (angle)
  16. Novaĵoj pri JCMT Tertremo ! el la paĝaro de la Canadian Astronomical Society (angle)
  17. Sekvo de la Tertremo de la 15-a de oktobro, el la paĝaro de la Kanada-Franca-Havaja Teleskopo 11-a de Januaro 2007 (angle)
  18. Novaĵo pri la Tertremo en la Observatorio Keck, el la paĝaro de la W. M. Keck Observatory 28-a de Februaro 2007 (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mauna Kea Observatories en la angla Vikipedio.