Subaru (teleskopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teleskopo Subaru en Havajo.

Subaru (japanlingve すばる望遠鏡) estas japana teleskopo lokita sur flanko de la vulkano Mauna Kea en Havajo. Ĝi estas teleskopo de la tipo Cassegrain, kaj havas diametron de 8.2 metroj. Subaru do viciĝas inter la plej grandaj surteraj optikaj teleskopoj.

La konstruado iĝis en 1991, kaj ĝi estis unuafoje uzita la 28-an de januaro 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]