Haŭmea familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Haŭmea familio (iam nomata familio de 2003 EL61familio de EL61) estas kolizia familio da transneptunaj objektoj, kies anoj havas similajn orbitajn parametroj kaj fizikajn ecojn. La familio estas nomata laŭ ĝia plej granda ano : 136108 Haŭmeo ; estas opiniata, ke la ceteraj anoj formiĝis el eroj de la glacia mantelo forŝiritaj pro kolizio el praa korpo de ĉirkaǔ 1660 km de diametro.[1] Tiuj familianoj estas kromnomitaj « Haǔmeidoj » ; estas ĝis nun la ununura asteroida familio malkovrita en la Kuiper-zono.

Familio[redakti | redakti fonton]

Anoj[redakti | redakti fonton]

La Haŭmea familio : anoj
Nomo a i e H
136108 Haumea 42,99 28,21° 0,199 0,26
Hiiako Naturaj satelitoj
de Haŭmeo
Namako
(19308) 1996 TO66 43,53 28,21° 0,120 4,88
(24835) 1995 SM55 41,87 27,00° 0,105 4,66
(55636) 2002 TX300 43,50 25,83° 0,126 3,56
(86047) 1999 OY3 44,208 24,17° 0,171 6,79
(120178) 2003 OP32 43,55 27,09° 0,107 4,05
(145453) 2005 RR43 43,33 28,53° 0,142 4,18
(202421) 2005 UQ513[note 1] 43,53 25,70° 0,141 3,96
(308193) 2005 CB79 43,09 28,68° 0,138 4,76
(315530) 2008 AP129 41,56 27,45° 0,138 5,03
(386723) 2009 YE7 44,40 29,12° 0,142 4,66
(416400) 2003 UZ117 44,25 27,39° 0,132 5,33
(523645) 2010 VK201 43,29 28,83° 0,111 4,89
(543454) 2014 HZ199 43,04 27,90° 0,153 5,05
(612620) 2003 SQ317 42,94 28,50° 0,0862 6,69
2011 FW62 (aŭ 2011 FW62) 43,03 26,81° 0,128 4,9
2014 LO28 43,33 25,56° 0,124 5,32
2014 QW441 44,64 28,73° 0,110 5,19
  1. (202421) 2005 UQ513 montras ruĝecan spektron malsama al tiu de la ceteraj haŭmeaj familianoj, kaj albedo de 0,2.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Orbitoj de la Haǔmeaj familianoj, kun grandaj duonaksoj de ĉirkaǔ 43 au kaj klineco de ĉirkaǔ 27°.

La nanplanedo 136108 Haŭmeo estas la plej granda ano de la familio, kaj la planeda kerno de la praa korpo. La ceteraj haǔmeidoj estis elĵetitaj kun rapido de almenaǔ 150 m/s[2] La absoluta magnitudo de plej helaj haǔmeidoj sugestas diametron inter 400 kaj 700 km kaj estas eblaj nanplanedoj, se ili havas la tipan albedon de la transneptunaj objektoj. Tamen, se ilia albedo estas tiu de glaciaj korpoj, ili povas eti pi malgranda : fakte, la komunaj fizikaj ecoj de tiuj objektoj inkludas neǔtrajn kolorojn kaj infraruĝaj sorbaj linioj de la akva glacio.

Resonancoj kun Neptuno[redakti | redakti fonton]

La nunaj orbitoj de la haǔmeidoj ne estas kialigeblaj per nura kolizio. Por kialigi la la disperso de la orbitaj elementoj, disperso de rapido de ĉirkaǔ 400 km/s estas nepra, sed tia rapido forsendus la fragmentojn multe pli malproksimen. La problemon koncernas nur Haŭmeon, la orbitaj elementoj de la ceteraj objektoj postulas komencan rapidon de nur ĉirkaŭ 140 km/s. Por kialigi la malkongruon en la postulataj rapidoj, Brown kaj siaj kolegoj sugestis, ke Haŭmeo havis komencajn orbitajn elementojn proksimaj de tiuj, de la aliaj familianoj, kaj ke ĝia orbito (ĉefe la orbita discentreco) ŝanĝis post la kolizio. Kontraŭe al la aliaj anoj de la familio, Haŭmeo havas intermitajn orbitajn resonancojn 7:12 kun Neptuno, kiuj eble pligrandigis la discentrecon ĝis ties nuna valoro.[1]

La Haŭmea familio okupas lokon de la Kuiper-zono kun multenombraj resonancoj, inklude 3:5, 4:7, 7:12, 10:17 kaj 11:19, estigante orbitajn dispersojn. Krom la intermita resonanco 7:12 nune okupata de Haŭmeo mem, la ceteraj familianoj okupas kelkajn aliajn resonancojn, aǔ saltas de resonanco al alia sur tempa skalo de milionaj da jaroj. (19308) 1996 TO66, la unua malkovrita haǔmeido, estas nun en intermita resonanco 11:19;[3]

Formiĝo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La kolizia formiĝo de la familio postulas praa korpo de ĉirkaǔ 1660 km de diametro kun denso de ĉ. 2 g/cm³, simila al Plutono kaj Eriso. Dun la kolizio, Haŭmeo perdis proksimume 20 % el sia maso kaj fariĝis pli densa[1]

Krom efiko de resonancoj kun Neptuno, povus esti pliaj malsimplaĵoj : estis sugestita, ke la materialo kolizie elĵetita, estus forminta grandan lunon, kies orbita granda duonakso grandiĝus pro tajda efiko, kaj kiu pli malfrue estis frakasita pro dua kolizio. Tiu dua scenaro produktas disperson de rapido de ~190 m/s, multe pli proksima de la mezurata ~140 m/s disperson de rapido de la familianoj ; ĝi ankaǔ evitas la malfacilaĵon, ke ~140 m/s estas multe pli malgranda ol la ~900 m/s de liberiga rapido el Haŭmeo.[2]

Haŭmeo eble ne estas la ununura longigita, rapide rotacianta objekto en la Kujper-zono Jewitt kaj Sheppard sugestis, ke Varuno estas longigita sur bazo de ties rapida rotacio. En la frua historio de la Sunsistemo, la trans-neptuna regiono povas esti enteninta multe pli da objektoj ol nune, plimultigante la eblecon de kolizioj. Gravitaj interagoj kun Neptuno dispelis multenombraj objektojn al la disa disko.

La ĉeesto de kolizia familio sugestas, ke Haŭmeo kaj ties "idaro" devenus el la disa disko. En la Kuiper-zono, nun maldensa, la probablo de tia kolizio dum la tempo de la sunsistemo estas malpli ol 0,1 %. La familio ne povis formiĝi en komenca, pli densa Kuiper-zono, ĉar la grupo estus perturbita por la migro de Neptuno : konsekvence, verŝajnas, ke la praa Haŭmeo kreiĝis en dinamika regiono de la disa disko, kie la ebleco de kolizio estas multe pli granda. Simuladoj sugestas, ke la probablo de tia familio estas ĉirkaǔ 50 % : estas ebla, ke la Haŭmea familio estus unika.[4]

La roza "+" markas (145453) 2005 RR43 en la kolor-grafikaĵo pri la TNO-j. La aliaj Haǔmeaj familianoj estas malsupre maldekstre de tiu punkto

Ĉar necesas almenaǔ 1 miliardo da jaroj, por ke la familio disiĝis tiom malproksimen, kiom ĝi faris, la kolizio, kiu kreis tiun familion okazis tre frue en la sunsistema historio.[3] Tio kontraǔas la konkludojn de Rabinowitz kaj liaj kolegoj, kiuj konstatis, en siaj studoj pri la grupo, ke ties surfacoj estas rimarkinre helaj, sugestante, ke li estis freŝdate (je la lastaj 100 milionoj da jaroj) resurfacigitaj per freŝa glacio. Dum daǔro tiel longa kiel unu miliardo da jaroj, la suna radiado estus ruĝigita kaj malheligita la surfacon de la korpoj. La ŝajna freŝeco de tiuj korpoj restas neklarigita.

Tamen, pli detalaj studoj pri proksima infraruĝa kaj videbla spektro de 136108 Haŭmeo montras ke temas pri homogena surfaco kovrita per miksaĵo 1/1 da amorfa kaj kristala glacio kun malpli ol 8 % da organika kombinaĵo. Tiu granda kvanto da amorfa glacio konfirmas, ke la kolizio okazis pli ol 100 milionoj da jaroj antaǔ kaj nuligas la hipotezon, laǔ kiu tiuj objektoj estus junaj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haumea family en la angla Vikipedio.