Saltu al enhavo

(19308) 1996 TO66

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(19308) 1996 TO66
asteroido
asteroidotransneptuna objekto • ebla nanplanedo
Oficiala nomo (19308) 1996 TO66
Aliaj nomoj 1996 TO66
Malkovro
Malkovrintoj J. X. Luu , D. C. Jewitt
kaj Chad Trujillo
Dato de malkovro 12-a de oktobro 1996
Loko de malkovro Mauna Kea, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,461 Tm (43,189 AU)
5,686 Tm (38,011 AU)
7,236 Tm (48,367 AU)
Discentreco 0,1199
Meza anomaliangulo 136,474°
Klinangulo 27,490°
Periodo 103671,65 tagoj (283,84 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
355,284°
Argum. de periapsido 239,125°
Terdistanco
- Minimuma

5,548 Tm (37,0845 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~400 km[1]
Rotacia periodo ~0,33 tago (~7,92horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ?
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,5
vdr

(19308) 1996 TO66 estas tre granda transneptuna objekto malkovrita la 12-an de oktobro 1996 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu, David C. Jewitt kaj Chad Trujillo elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii, Usono.

Ĝi estas ano de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno[2] kaj ano de la Haŭmea familio.

Ĝia grando estas malbone konata. Se oni supozas ke ĝia albedo estus 0,7 (kiel tiu de Haŭmeo), ĝia diametro estus 200 km,[3] sed kun albedo supozita je 0,09, kiel tiu de la ceteraj transneptunaj objektoj, ĝia diametro estus ĉ. 550 km.

Laŭ Michael E. Brown, ĝi estas verŝajne ne nanplanedo[4] kun taksita diametro de nur 158 km.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (19001 - 20000)Poste:
19307 Hanayama(19308) 1996 TO66(19309) 1996 UK1