20000 Varuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
20000 Varuno
kubevano
artista vido de Varuno
artista vido de Varuno
Oficiala nomo 20000 Varuna
Aliaj nomoj 2000 WR106
Historio
Malkovrinto Robert S. McMillan
Dato de malkovro
Loko de malkovro
28-a de novembro 2000
Kitt Peak (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,451 Tm (43,123 AU)
6,126 Tm (40,947 AU)
6,777 Tm (45,300 AU)
Discentreco 0,05047
Meza anomaliangulo 105,116°[1]
Klinangulo 17,165°
Periodo 103435,326 tagoj (283,190 jaroj)
Meza cirkulrapido 4,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
97,290°
Argum. de periapsido 270,893°
Terdistanco
- Minimuma

5,982 Tm (39,9905 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 702 ± 120 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~3,7 × 1020 kg
0,992 g/cm3
0,22 ms-2
0,38 km/s
Rotacia periodo 0,2643 tago (6,3436 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~41– 43 K
Geometria albedo 0,07 ± 0,025
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Maksimuma

19,9
Absoluta magnitudo 3,6
v  d  r
Information icon.svg

20000 Varuno estas tre granda transneptuna objekto malkovrita la 28-a de novembro 2000 de la usona astronomo Robert S. McMillan en la kadro de la projekto Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono). Ĝi estis unuafoje antaŭmalkovrita sur fotaj platoj elde la observatorio de la Monto Palomar en 1954.[3]

Ĝi estas ano de la klaso de la kubevanoj : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[4]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Varuno ricevis la nomon de la hinduisma diaĵo Varuno, unu el plej gravaj diaĵoj de la antikva Hindujo, gardisto de la oceano kaj de la senmorteco, iome ekvivalento de Pozidono.

Ĝi ricevis la numeron 20000 ĉar ĝi estis la plej granda malkovrita kubevano kaj oni opiniis ĝin pli granda ol Cereso.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Formo[redakti | redakti fonton]

Varuno havas rotacian periodon de ĉ. 6,34 horoj kaj luma kurbo kun du pintoj. Pro tiu rapida rotacio, malofta ĉe tiel granda korpo, oni pensas, ke ĝi havas formon de longigita elipsoido, kun averaĝa denso proksima de 1 g/cm3 (krude, denso de akvo). Ekzameno de la luma kurbo montras, ke la plej taŭga formo de Varuno estus skalenan elipsoido kun b/a = 0,63 – 0,80 kaj c/a = 0,45–0,52. Depost la malkovro de Varuno, ankaŭ Haŭmeo, alia rapidrotacianta (3,9 h) granda objekto de la Kujper-zono montris longigitan formon.

Grando[redakti | redakti fonton]

Takadoj de la grando de Varuno
Jaro Diametro (km) referenco
2001 900 D. Jewitt [5]
2002 1060 E. Lellouch [6]
2005 936 Will Grundy [7]
2005 > 621 Spitzer, Bando 2-a [8][9]
2007 502 Spitzer, Bando 1-a
2010 1003 per kaŝado [10]
2013 702 ± 120 Herschel [2]

La grando de la Kujper-zonaj objektoj povas esti taksita per samtempaj observoj de ties varmoradiado kaj de reflekto de la sunradiado. Bedaŭrinde, la mezuro de la termika radiado, malforta pro la malproksimeco, estas pli malhelpita pro la absorbo fare de la atmosfero. Krome, la taksado dependas de nekonata parametroj (orientiĝo de la rotacia akso, termika inercio). Sekve, la taksado de la albedo varias, tio, kio kuntrenas neprecizecon de la grando. La taksadoj de la grando de Varuno variis inter 500 kaj 1060 km.

Kaŝado de stelo far de Varuno estis observita la 19-an de februaro 2010 dum 28 sekundoj elde Camalaú kaj dum 52,5 sekundoj elde São Luís (Brazilo),[10] kongruas kun ĥordo de 1003 km, sed elde Quixadá, malproksima de 255 km la rezulto estis negativa, tio, kio sugestas longigitan formon. Ĉar la kaŝado okazis proksime de maksimuma brilo de Varuno, ĝi observis la maksimuman ŝajnan surfacon por elipsoida formo.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Orbitoj de Varuno (blua) kaj Plutono (ruĝa)

Varuno estas klasifikita kiel klasikan transneptunan objekton kaj sekvas orbiton preskaŭ cirkla kun granda duonakso de 43,123 AU, simila al tiu de 50000 Kvavaro sed pli klinita. Gia orbita periodo estas proksima de tiu de 50000 Kvavaro. Notinde, la orbitoj de Varuno kaj Plutono havas similajn klinangulojn kaj estas simile orientitaj (la nodoj de ambaŭ orbitoj estas tre proksimaj). Sed male al Plutono, kiu estas en orbita resonanco 2: 3 kun Neptuno, Varuno suferas nenian signifan perturbon fare de Neptuno. La preskaŭ cirkla orbito de Varuno kontrastas kun tiu, tre discentra (e = 0,25) de Plutono.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Varuno estas modere ruĝa (simile al tiu de Kvavaro kaj iom da akva glacio estis tie trovita.[11] [12] Oni ne trovis indicojn de surfaca varieco. Plj verŝajna komponiĝo de la Varuna surfaco estas mikso de amorfa silikatoj (25 %), malsimplaj organikaj kemiaĵoj (35 %), amorfa karbono (15 %) kaj akva glacio (15 %) Tamen, oni pridiskutas la komponiĝon entenante 10 % de glacio de metano Por objekto havante la karakterizaĵojn de Varuno, tiu vaporiĝema substanco ne povas esti esenca : oni estus trudata hipotezi eventon, kiel perforta alfrapo, por kialigi ĝian ĉeeston sur la surfaco.

Nana planedo ?[redakti | redakti fonton]

La Internacia Astronomia Unio ne klasifikis Varunon kiel nanplanedon. Tamen, Michael E. Brown metis ĝin je la nivelo de "alte verŝajna"[13]

Gonzalo Tancredi en 2010 klasifikis ĝin kiel "akceptita" sed ne faris pri tio nenian rekomandon.[14]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meza anomaliangulo por la epoko 2457400.5 (13-a de januaro 2016) TDB.
  2. 2,0 2,1 “TNOs are Cool”: A survey of the trans-Neptunian region ; E. Lellouch kaj aliaj (angle)
  3. (20000) Varuna = 2000 WR106 ; observations (angle)
  4. MPEC 2010-B62 : Malproksimaj malgrandaj planedoj (angle)
  5. The size and albedo of the Kuiper-belt objekt Varuna ; David Jewitt, Herve Aussel, Aaron Evans (angle)
  6. Coordinated thermal and optical observations of Trans-Neptunian object Varuna; E. Lellouch, R. Moreno, J.L. Ortiz, G. Paubert, A. Doressoundiram, N. Peixinho (angle)
  7. Diverse albedos of small trans-neptunian objects ; W.M. Grundy, K.S. Noll, D.C. Stephens (angle)
  8. Physical Properties of Kuiper Belt and Centaur Objects: Constraints from Spitzer Space Telescope (2007) ; J. Stansberry, W. Grundy, M. Brown, D. Cruikshank, J. Spencer, D. Trilling, J.-L. Margot (angle)
  9. Physical Properties of Kuiper Belt and Centaur Objects: Constraints from Spitzer Space Telescope (2008) ; J. Stansberry, W. Grundy, M. Brown, D. Cruikshank, J. Spencer, D. Trilling, J.-L. Margot (angle)
  10. 10,0 10,1 The 2010, February 19 stellar occultation by Varuna ; B Sicardi kaj aliaj (angle)
  11. NICS-TNG infrared spectroscopy of trans-neptunian objects 2000 EB173 and 2000 WR106 ; de J. Licandro, E. Oliva kaj M. Di Martino (angle)
  12. Rotationally resolved spectroscopy of (20000) Varuna in the near-infrared de V. Lorenzi, N. Pinilla-Alonso, J. Licandro, C.M. Dalle Ore kaj J.P. Emery (angle)
  13. Kiom da nanaj planedoj estas en la ekstera sunsistemo ? ; el la paĝaro de Mike Brown (angle)
  14. Physical and dynamical characteristics of icy "dwarf planets" (plutoids) de Gonzalo Tancredi (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (19001 - 20000) Poste:
19999 Depardieu 20000 Varuno (20001) 1991 CM