Spacewatch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spacewatch (angla esprimo por "Spacobservo") estas usona projekto de la Lunar and Planetary Laboratory (de la Universitato de Arizono), fakigita en la observo de kometoj kaj asteroidoj. Tiu projekto estis iniciatita en 1980 de Tom Gehrels kaj Robert S. McMillan, nuna gvidanto de la projekto.

La ĉefa celo de Spacewatch estas observi diversajn familiojn de planedetoj (Centaŭroj, trojaj, ĉefzonaj, transneptunaj kaj terrenkontaj asteroidoj) por studi la dinamikon de la sunsistemo. Spacewatch ankaŭ serĉas eblajn celojn por estontaj kosmosondiloj kaj strebas malkovri potence danĝerajn terrenkontajn objektojn.

Por Spacewatch estas uzataj du teleskopoj de 0,9 metroj kaj 1,8 metroj, en la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Sonora-Dezerto, Arizono).

Malkovraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kun pli ol 179 000 malkovritaj objektoj, (ĝisdata 2024) Spacewatch estas la unua plej abunda malkovrinto de asteroidoj[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]