Saltu al enhavo

Tom Gehrels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Gehrels
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1925 (1925-02-21)
en Haarlemmermeer
Morto 11-an de julio 2011 (2011-07-11) (86-jaraĝa)
en Tucson
Lingvoj angla
Loĝloko Heemstede
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Ĉikago Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo
rezistobatalanto
Engelandvaarder Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Tom GEHRELS (naskiĝis la 21-an de februaro 1925 en Haarlemmermeer, mortis la 11-an de julio 2011 en Tucson) estis nederlanda astronomo.

En la 1950-aj jaroj li elmigris en Usonon kaj karieris tie. Li kunlaboris kun la projekto Spacewatch por la serĉo de terrenkontaj asteroidoj.

Li malkovris grandan nombron da kometoj inter kiuj la periodaj kometoj 64P/Swift-Gehrels, 78P/Gehrels, 82P/Gehrels kaj 90P/Gehrels

Per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj de la observatorio de la Monto Palomar, kaj kunlaborante kun la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld, de la observatorio de Leiden en Nederlando, ili malkovris pli ol 4000 asteroidojn, inter kiuj La apolonaj asteroidoj 1864 Dedalo kaj 5011 Ptaho, la amoran asteroidon 4587 Rees kaj dekojn da trojaj asteroidoj.

Dum la Dua Mondmilito, Tom Gehrels estis ano de la nederlanda rezistado. Parolinte kun la politikaj malliberuloj trudita labori al la konstruo de V-1 kaj V-2 sub la ordoj de Wernher von Braun, li asertis ke von Braun estis multe pli kulpa de mistrakto kontraŭ la malliberuloj ol tio, kiu estis menciita en lia oficiala biografio "asepsita"[1].

Tom Gehrels estas la patro de la astrofizikisto Neil Gehrels.

La asteroido 1777 Gehrels ricevis lian nomon[2].

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]