Observatorio de Leiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 52°9′17.5″N 4°29′2″E  /  52.154861°N, 4.48389°O / 52.154861; 4.48389 (Observatorio de Leiden)
Observatorio de Leiden
Observatorio
Leiden old observatory2.jpg
Dua konstruaĵo de la observatorio konstruita en1860
Oficiala nomo: Sterrewacht Leiden
Lando Nederlando Nederlando
Municipo Leiden
Supermara alteco 18 m s. m.
Koordinatoj 52°9′17.5″N 4°29′2″E  /  52.154861°N, 4.48389°O / 52.154861; 4.48389 (Observatorio de Leiden)
Situo de la observatorio en Nederlando
ButtonRed.svg
Situo de la observatorio en Nederlando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Observatory, Leiden
Retpaĝo: http://www.strw.leidenuniv.nl/

La Observatorio de Leiden (nederlande : Sterrewacht Leiden) estas astronomia observatorio en la urbo Leiden (Nederlando). Ĝi estis establita de la Universitato de Lejdeno en 1633, por gastigi la kvadranton de Rudolph Snellius. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta universitata observatorio en la mondo,[1], kun la ununura ankoraŭ ekzistanta granda observatorio  : la Observatorio astronomia vatikana.

desegno de la Observatorio en 1670, sur la Universitato

La observatorio estis origine en la konstruaĵo de la universitato en la centro de Leiden. Nova konstruaĵo kun kupolo estis konstruita en la botanika ĝardeno de la universitato en 1860, ĝi restis tie ĝis 1974, kiam la departemento pri astronomio estis movita al la scienca kampuso campus nord-okcidente de la urbo.[2]

Ĝia MPC-kodo estas 013.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

16331860[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Lejdeno establis la observatorion en 1633 : Estis longtempa projekto de studo pri astronomio kaj pro la uzo de la granda kvadranto konstruita de Rudolph Snellius, Jakobus Golius petis observatorion en kiu uzi ĝin. La observatorio estis unu el la unuaj konstruitaj en tiu celo en Eŭropo. Kvankam Golius uzis la observatorio regule, li faris neniun eldonaĵon pri ties uzo.[4]

De 1859 ĝis 1909 la nederlanda civila tempo estis la loka tempo de la observatorio; komunikita per la telegrafo. Oni ne scias, ĉu Golius havis ajnan instrumentojn krom la kvadranton de Snellius en la observatorio.

En 1682, Burchard de Volder fariĝis profesoro pri matematiko ĉe la Universitato kaj do prenis la respondecon de la observatorio, pligrandigi ĝin kaj kaj almetis duan turon por gastigi latunan sekstanton, kiun li aĉetis, kaj riparis la malnovan turon. Ambaŭ turoj havis turnantajn tegmentojn. Emeriĝinte en 1705, De Volder transdonis katalogo de instrumentoj, kiu montris ke la observatorio posedis du aliajn kvadrantojn, pluraj teleskopojn, kaj du objektivoj. La sekvantajn jarojn, Lotharius Zumbach de Coesfeld funkciigis la observatorio ĝis sia nomumo kiel profesoro pri matematiko en Kaselo en 1708. De tiam ĝis 1717 la observatorio esis sen direktoro ĝis kiam Willem Jacob 's Gravesande iĝis direktoro. Dum sia tempo en la observatorio, 's Gravesande aĉeti plurajn novajn instrumentojn inklude novajn teleskopojn, antaŭ sia morto en 1742.

Johan Lulofs, posteulo de 's Gravesande, observis elde la observatorio la Halejan kometon en 1743, la pasadon de Merkuro en 1743 kaj 1753, kaj tiun de Venuso en 1761. En novembro 1768, kiam Lulofs mortis, Dionysius van de Wijnpersse, kaj poste Pieter Nieuwland en 1793 fariĝis direktoro de la observatorio dum unu jaro ĝis sia morto en 1794. Dum pluraj jaroj la kuratoroj klopodis trovi taŭgan astronomon, kaj fine dungis en 1799 Frederik van Beeck Calkoen, kiu estris la observatorin ĝis 1805.

En 1817 la turoj de la observatorio estis malkonstruitaj kaj rekonstruitaj. Frederik Kaiser estis enoficigita lektoro pri astronomio kaj direktoro de la observatorio en 1837, kaj denove renovigis la observatorion, provizante la turojn per rotaciantaj tegmentoj kun plenaj ŝutroj, plifortigante la nord-okcidentan turon kaj akirante novajn instrumentojn kaj teleskopojn, per kiuj li observis i.a. kometojn, planedojn kaj duopajn stelojn.

Pro la pligrandiĝinta intereso pri astronomio, kaŭzita de la skribaĵoj kaj instruadoj de Kaiser, komisiono estis kreita en 1853 por financi novan observatorion.

En la komenca 19-a jarcento la observatorio faris interkonsenton pri esploro kun la Observatorio de la Unio de Johanesburgo por permesi, ke esploristoj uzas ambaŭ instalaĵoj. La unua vizitanto de Leiden estis Ejnar Hertzsprung. La kunlaboro daŭris ĝis 1972.

1860 – nun[redakti | redakti fonton]

En 1860 la konstruaĵo de la observatorio estis finkonstruita en la botanika ĝardeno de la universitato. Ĝi enhavis oficejoj loĝejoj por astronomoj kaj kelkaj kupoloj ŝirmantaj teleskopojn. En 1873 du novaj ĉambroj estis aldonitaj al la konstruaĵo por gastigi la iloj nepraj por kontroli naŭtikaj instrumentoj, kompasoj, sekstantoj kaj aliaj instrumentoj. Du el la kupoloj estis rekonstruitaj, unu en 1875 kaj la alia en 1889.

Pli novaj konstruaĵoj estis konstruitaj antaŭ la fino de la 19-a jarcento inklude la okcidentan turon en 1878, unu orienta en 1898, kaj alia malgranda konstruaĵo por enteni gasan motoron en la sama jaro (uzita por generi elektron ĝis kiam la observatorio estis konektita al la elektra reto). En 1896 la observatorio aĉetis sian unuan fotografian teleskopon, kaj kupolo esti konstruitaj por ŝirmi ĝin inter tiam kaj 1898.

En 1974, la departemento pri astronomio moviĝis al la scienca kampuso nord-okcidente de la urbocentro, en la "Laboratorio Huygens" kaj de la "Konstruaĵo J.H. Oort".[5]

Kvankam profesiaj astronomiaj observoj ne plu estas plenumitaj elde Leiden mem, la departemento ankoraŭ estas nomaita "Observatorio de Leiden".

Direktoroj[redakti | redakti fonton]

Datoj Direktoro
16331667 Jacobus Golius
16681681 Christiaan Melder
16821705 Burchard de Volder
17051708 Lotharius Zumbach de Coesfeld
17171742 Willem Jacob 's Gravesande
17421768 Johan Lulofs
17681793 Dionysius van de Wijnpersse
17931794 Pieter Nieuwland
17991805 Jan Frederik van Beeck Calkoen
18111826 Cornelus Ekama
18261837 Pieter Uijlenbroek
18371872 Frederik Kaiser
18721908 H. G. van de Sande Bakhuyzen
19081934 Willem de Sitter
19341945 Ejnar Hertzsprung
19451970 Jan Oort
19962003 George K Miley

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deborah Todd, Joseph A. Angelo (2009). A to Z of Scientists in Space and Astronomy (angle)
  2. Historiaj teleskopoj en Nederlando (angle)
  3. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  4. Prögler, Daniela (2014). English Students at Leiden University, 1575-1650. Ashgate Publishing. ISBN 1409484041 (angle)
  5. Huygens Laboratory/ J.H. Oortgebouw and Kamerlingh Onnes Meethal (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]