(5693) 1993 EA
(5693) 1993 EA | |
asteroido | |
Oficiala nomo | (5693) 1993 EA |
Aliaj nomoj | 1993 EA ; 1984 AJ |
Historio | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
3-a de marto 1993 Observatorio de Kitt Peak |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
190,154 Gm (1,271 AU) 78,881 Gm (0,5273 AU) 301,428 Gm (2,015 AU) |
Discentreco | 0,585 |
Meza anomaliangulo | 56,435° |
Klinangulo | 5,056 ° |
Periodo | 523,443 tagoj (1,433 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
97,102° |
Argum. de periapsido | 258,824° |
Terdistanco - Minimuma |
805 000 km (0,005381 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,4 km |
Rotacia periodo | ~0,104 tago (~2,496 horoj) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 17,0 |
(5693) 1993 EA estas tre malgranda apolona asteroido, malkovrita la 3-an de marto 1993 elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Arizono, Usono), en la kadro de la projekto Spacewatch.
Ĝia discentra orbito havas sian perihelion inter la orbitoj de Merkuro kaj de Venuso, kaj etendiĝas trans tiu de Marso kun ne tre granda klinangulo ; tio, kio permesas al ĝi alproksimi la planedojn de la interna sunsistemo. Ĝi estas do marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido.
- La 28-an de decembro 1914 ĝi pasis al 0,06934 AU (10,373 milionoj da km) de Tero
- La 30-an de decembro 2026 ĝi pasos al 0,05307 AU (7,939 milionoj da km) de nia planedo.
La minimuma distanco inter ĝia orbito kaj tiu de Tero estas nur 805 000 km, sed estas malfacile antaŭkalkuli tiun orbiton sur longa tempdaŭro, precize ĉar ĝi suferas perturbojn pro la alproksimiĝoj de planedoj.
Ĝia grando estas taksata al 1,4 km, tio, kiu faras tre malgrandan asteroidon sed tre grandan meteorŝtonon : ĝi estas klasifikata kiel potence danĝera objekto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle (5693) 1993 EA, el la datumbazo de NEODYS
- angle Slipo de (5693) 1993 EA (de IAU Minor Planet Center)
- angle (5693) 1993 EA: Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5692 Shirao | (5693) 1993 EA | 5694 Berényi |