Amatora astronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amatoraj astronomoj dum observado

La amatora astronomio estas aktiveco de amuzo kiuj konsitiĝas en la la observo de ĉielaj objektoj eksteraj de la atmosfero kaj dum tago kaj dum nokto. Kiel plejparto el la ŝatokupoj, ĝi povas esti praktikata sole, en neorganizita ularo aŭ en organizita grupo (klubo, societo). La homoj, liuj praktikas la amatoran astronomion estas nomitaj amatoraj astronomoj.

La amatora astronomio povas diferenciĝi el la profesia astronomio per du ĉefaj aspektoj:

  1. Kontraste kun profesiaj astronomoj, kies ĉefa celo estas plivastigi la konon pri astronomio kaj astrofiziko, amatoraj astronomoj rigardas la astronomian observadon ne kiel rimedon sed kiel celon.
  2. Amatoraj astronomoj maldisponas nov-teknikajn kaj multekostajn aparatojn, kiel tiuj, kiujn uzas la profesiaj astronomoj.

Spit'al tio, multenombraj amatoraj astronomoj estas malkovrintoj de asteroidoj, kometoj, novaojsupernovaoj ; aŭ faras valorajn observojn pri la planedoj, variantaj steloj,[1] kaŝadoj, sunmakuloj, meteorfluoj, eklipsoj... kaj enkoraŭ pli multenombraj estas la asteroidoj kies nomo honoras amatorajn astronomojn. Iuj grupoj da amatoraj astronomoj superrigardas specifiajn astrojn aŭ ĉielajn fenomenojn kaj povas averti la profesiajn astronomojn.[2] Cetere multenombraj profesiajn astronomoj ofte komencis kiel "amatoraj".

Plej malbona malamiko de la amatora astronomo estas la luma poluo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La astronomio estas unu plej malnova scienco. Ĝis la 18-a jarcento, ties praktiko pli similis je amatora astronomio oj je sistema scienca agado. Tiel, famaj astronomoj, kiuj konstuis siajn proprajn observatorioj, kiel William Herschel William Parsons estas foje rigarditaj kiel la praulojn de la amatoraj astronomoj.

La ŝatokupa astronomio sen scienca celo aperas pli malfrue : en la 19-a jarcento aperis la unuaj optikaj instrumentoj kiuj ebligis la observo dela ĉielo fare de la ĝenerala publiko.

La observo de la ĉielo por nura plezuro sen scienca konsidero aperas en la 19-a jarcento, kun la apero de optikaj aparatoj haveblaj de la komuna publiko kaj la komenco de la astronomia popularigo :

Teknikoj kaj iloj de observo[redakti | redakti fonton]

La plejparto el la amatoraj prajtikaj per-vidan observadon kaj / aŭ fotadon, sed ekzistas aliaj interesaj teknikaj ĉi tie detalitaj.

La per-vida observado[redakti | redakti fonton]

La plej evidenta maniero por observi la ĉielon estas kapti la videblan lumon de la observata objekto per la okuloj, eble helpita de optika instrumento.

La nuda okulo[redakti | redakti fonton]

Estas simple la uzo de nuraj okuloj. Kvankam baza, tiu tekniko permesas konatiĝi pri la konstelacioj, la movo de la planedoj, aŭ ĉielaj fenomenoj : konjunkcio, meteorfluoj, eklipsoj (nepre kun taŭga filtrilo en kazo de suna eklipso).

La homa okulo permesas atingi en favora kazoj la videblan magnitudon de ĉirkaŭ 8. La okula sensivo, la grando de la pupilo, kaj ĉefe la luma poluo estas limigantaj faktoroj.

Binoklo[redakti | redakti fonton]

Astronomia binoklo permesas pli profundajn vidajn studojn.[3] Malpeza binoklo (7 × 50 aŭ 10 × 50 : la unua numero signifas la pligrandigon, la dua la diametro de la objektivo), tenata permane helpas trovi kaj observi stelarojn, malfermitajn stelamasojn, galaksiojn, nebulozojn. Ĝi estas ankaŭ oportunaj por la observo de striktaj konjunkciojkometoj.

Ekzistas grandaj modeloj de binoklo (plejparte japanaj), ofte uzitaj de la "ĉasistoj de kometoj", cetere per tia instrumento Yuji Hyakutake malkovris en 1996 la konatan kometon C/1996 B2 Hyakutake. Tiaj peza kaj embarasa binoklo neprigas munto sur piedo.

Famaj fabrikantoj de astronomiaj binokloj estas Leica, Zeiss, SwarovskiSteiner-Optik.

Lorno[redakti | redakti fonton]

Eĉ se tio estas instrumento prefere planita por birdumo ; lorno povas esti interesa astronomia helpilo. De uzo proksima de tiu de la binoklo (spite al la perdo de la duokula vido), la lornoj povas ricevi (ofte specifajn) okulariojn permesantaj varii la pligrandigon kaj resendi la lumon je 45° por pli komforte observi la regionojn proksimajn de la zenito. Tiaj instrumentoj estu muntitaj sur piedo por pli bona stabileco.

Teleskopo[redakti | redakti fonton]

Por multaj amatoraj astronomoj, la teleskopo ofte reprezentas la plej supran stadio de la praktiko de pervida astronomio : ĝi havas pli grandan diametron de objektivo ol la aliaj instrumentoj kaj povas gvidi al aliaj formoj de bildigo (ŝargkuplita-fotilo, spektroskopio, bilda prilaborado...).

Plej konfuzantaj je la unua uzo de tiu instrumento estas la renverso de la bildo (rotacio de 180°), sed por astronomia observo, la direkto de la bildo ne gravas. Per kutimiĝo, tiu renverso ne plu ĝenas.

Teleskopo ne estas nura "optika tubo" : ĝi devas, por funcii, esti akompanata de komplementaĵoj kiuj ne nepre estas provizigitaj je la akiro.

  • Muntaĵo
    Telescopo ne povas esti tenita permane pro ĝia pezo kaj embaraso. Iuj muntaĵoj estas provizitaj per "malrapida moviĝo" kiu permesas permane alĝustigi la pozicion de la instrumento, aliaj estas motorhava por plenumi la ekvatoran sekvadon (kompenso de la rotacio de Tero) aŭ aŭtomate aldirektiĝi al objekto.
  • Okularioj
    La amatora astronomo proviziĝu per aro da okularioj por adapti la pligrandigon de sia instrumento al la eksteraj kondiĉoj kaj al la observita objekto.
  • Serĉiloj kaj aldirektigiloj
    Ili estas uzataj por trovi la observotan objekton.
    - Serĉilo estas malgranda lorno kun granda kampo (pluraj kvadrataj gradoj), kiu estas provizita kun okularia retikulo.
    - Aldirektigilo estas aparato kiu projektas virtualan retikulon sur la ĉielon per lumfonto kaj masko kies bildo estas projekciitaj al infinito per travidebla ebena spegulo tra kiuj oni rigardas (do ne estas pligrandigo nek inversigo de la bildo, male al la serĉilo). Tiuj aparatoj alportas gajnon de tempo.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

La amatoraj astronomoj ofte ŝatas krei bildojn de la ĉielo. Tio povas esti praktikita je diversaj gradoj por tre varia buĝetoj laŭ la observa areo kaj la celata rezulto.

Arĝenta fotado[redakti | redakti fonton]

la arĝenta astrofotografio, aperinta en la mezo de la 19-a jarcento, estas en vojo de malapero. La specialaj filmoj fariĝas pli kaj pli malfacile troveblaj en la komerco

Ŝargkuplita fotilo[redakti | redakti fonton]

La "reĝa vojo" por bildigo de la profunda ĉielo restas la tekniko de la ŝargkuplita aparato kiu proponas grandan sensemo kaj profitas de la lasta teknikaj en progresoj.

Retkamerao[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj aperis la unuaj retkameraoj, Oni povas instali ilin en la fokuso de teleskopo, post esti foriginta la lenson, kiu servas kiel objzktivo. Tiel Uzataj la retkameraoj iĝas astrokameraoj, kiuj povas registri mallongajn videajn sekvencojn de Luno kaj planedoj  : la komputa kapablo de la personaj komputiloj permesas apliki al tiuj bildoj teknikojn de bilda prilaborado kiu rimarkinde plibonigas la proporcion signalo-bruo rilate al kruda bildo, eĉ sen preciza sekvado de la astro. En la komenco de la 21-a jarcento, la retkamerao estas la ilo la plej multekosta kaj unu el la plej efikaj por produkti belajn bildojn de la Luno, de Marto de JupiteroSaturno.

Kvankam la malgrandeco kaj la limigita sentiveco de rastrumeroj de tia sensilo ne antaŭdestinas la retkameraojn por studo de la profunda ĉielo, iuj amatoroj sukcesis modifi tiujn kameraojn por ke ili kapablu funkcii kun longa eksponperiodo. Eĉ se la rezulto ne valoras tion, kiun oni akiras per la tekniko de ŝargkuplitaj aparatoj (ĉefe pro la termika bruo, malfacile kontrolebla) la malalta kosto de tiu sistemo permesas gustumi sen tro da risko al la plezuroj (kaj malfacileco) de la bildigo de nebulozoj, stelamasoj kaj galaksioj.

Cifereca fotilo[redakti | redakti fonton]

Nececis atendi aperon de la unuaj ciferecaj fotiloj de tipo cifereca spegula fotilo, kiuj permesas la fotado ĉe la fokuso (optiko) de la objektivo. Tiu tekniko havas la avantaĝon esti malpli multekosta ol tiu de la ŝargkuplita lumkaptilo kaj ĉefe pli sendependa : ne estas bezono de komputilo surloke. Tamen, la termika bruo ne estas tiel bone kontrolita ol "reala" ŝargkuplita fotilo, tiu kiu severe limigas la eksponperiodon

Desegno de la centro de la Nebulozo de Oriono.

Desegno[redakti | redakti fonton]

La praa tekniko de la desegnaado gardis iom da adeptoj : la astronomia desegnado,[4] simpla kaj malmultekosta, permesas disvolvi onian artistan senson kaj trejni onian senson de la observo pro la neceso transskribi surpapere ĉiujn detalojn vidataj per la okulario. Tiu, kiu ne desegnas ofte emas malatenti pri iuj detajloj.

Spektroskopio[redakti | redakti fonton]

Oni povas praktiki la spektroskopion ambaŭ pervide kaj fotografie. Oni uzas prismondifraktan kradon por observi la spektron de ĉiela objekto kaj dedukti ties kemian komponiĝon

Radioastronomio[redakti | redakti fonton]

La nuna tekniko permesas al la amatoro kapti la radioondojn : per parabola anteno kaj voltmetro oni povas observi plej potencajn radiofontojn : Sunon, Jupiteron, la bulbo de Lakta vojo kaj kelkaj elipsaj galaksioj.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [http://user.physics.unc.edu/~sheila/entirethesis.pdf Amatoraj-Profeciaj Partnereco en astronomio pri Variantaj Steloj ; de Sheila Kannappan (Harvard University aprilo 2001)] (angle)
  2. Amatora-Profesia Kunlaborado, el The Astronomical League (angle)
  3. Binokloj en astronomio, por fari kion ? ; el Astrosurf (france)
  4. Le dessin astronomique ; el la blogo de Laurent Ferrero (angle)
  5. Amatora radiostronomio  ; el Astrosurf (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]