Yuji Hyakutake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Yuji HYAKUTAKE (japane : 百武裕司, Hyakutake Yūji, naskiĝita la 7-an de julio 1950 en Nagasako, mortinta la 10-an de aprilo 2002 en Kagoŝima) estis japana amatora astronomo.

Li malkovris du kometojn : C/1995 Y1 en decembro 1995 kaj C/1995 Y1 (fama sub la nomo "Kometo Hyakutake") la 30-an de januaro 1996 per binoklo 25 × 150.

La amaskomunikiloj raportis, ke li komencis interesiĝi pri astronomio, vidinte la kometon C/1965 S1 (aŭ kometo Ikeya-Seki).

Li mortis en 2002 pro aneŭrismo. La asteroido 7291 Hyakutake[1] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JPL Small-Body Database Browser : 7291 Hyakutake (1991 XC1) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]