Ŝargkuplita aparato

Ŝargkuplita aparato (angle CCD, pri Charge Coupled Device) estas unu el du gravaj specoj de bilda sensilo do elektronika komponanto sensiva al la lumo, kiu konvertas elektromagnetan radiadon (ultraviolan, videblan aŭ infraruĝan) al analoga elektra signalo. La alia (pli malmultekosta) speco estas komplementa maloketsida duonkonduktilo (APS-sensilo, CMOS-sensilo), ambaŭ estas duonkonduktaĵaj aparatoj. La ricevita signalo estas poste amplifita, poste kutime ciferecigita per ciferecigilo kaj plutraktata por ricevi ciferecan bildon.
La ŝargkuplita aparato estas do la baza komponanto de la ciferecaj fotiloj, ekvivalento de la fotografa filmo por kemia fotado (arĝenta fotado), tamen la ŝargkuplita aparato ne foruziĝas.
La nunaj ŝargkuplita aparato estas pli efikaj ol la fotografa filmo, teorie, 99 % el la fotonoj (praktike, 50 %) estas kaptitaj kaj estigas signalon, dum ke nur 5 % el la fotonoj estigas la kemian reakcion, kiu nigrigas la lumsensivan grajnon. Pro tio, la ŝargkuplitaj aparatoj komence estis uzitaj en astrofotografio.
La ŝargkuplitaj aparatoj estas nepraj komponantoj de la kameraoj de kosmosondiloj kaj kosma observatorioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- George E. Smith (kuninventisto)
- Fotoĉelo
- Fotodiodo
- Sunĉelo (produktas energion, ne bildon)