Pupilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Focus in an eye.svg

La pupilo estas malfermaĵo aŭ aperturo en centra parto de la iriso por permesi la pason de la lumo, tio estas de la lumradioj. Temas pri aperturo dilatebla aŭ ampleksŝanĝebla de nigra koloro, kiu havas la funkcicelon de reguli la lumokvanton kiu alvenas al la retino, en la malantaŭa parto de la okulo. La grandon de la pupilo kontrolas du muskoloj: la sfinktero de la pupilo fermas ĝin kaj la dilatilo de la pupilo malfermas ĝin.

La fotomotoran reflekson de la pupilo oni ekzaminas per elektra torĉo dum neŭrologa eksplorado. Tiu reflekso, kie partoprenas la kraniaj nervoj 2 kaj 3, konsistas en la konstrikto de la pupilo kiel respondo al la lumigo. Kiam eniras lumo en okulon, la du pupiloj konstriktas ( kunsenta reflekso) ĉar ĉiu retino sendas fibrojn al la okulaj bendoj de ambaŭ flankoj. La muskolo sfinktero de la pupilo enhavas parasimpatiajn fibrojn kiel enmetitajn nervaĵojn; pro tio, la interrompo de tiuj fibroj implicas dilatadon de la pupilo pro la malinhibita rezulto de la muskolo dilatilo. La unua signo de kunpremo de la okulomotora nervo estas fotomotora reflekso malrapida kaj samflanka.

Ne en ĉiu besto kaj eĉ ne en ĉiu mamulo la movkapableco de pupilo estas simila. En kelkaj bestoj, kiel ĉe katoj ĝi estas pli vigla. En kaproj la pupilo estas pli horizontala kaj ne tiom rondoforma.

Dilatado de pupilo.
Fermita pupilo.
Dilatita pupilo.