William Parsons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William Parsons
Member of the 11th Parliament of the United Kingdom
William Parsons, 3rd Earl of Rosse photo.jpg
Earl of Rosse COA.svg
Persona informo
William Parsons, 3rd Earl of Rosse
Naskiĝo 17-an de junio 1800 (1800-06-17)
en Jorko, Jorkŝiro, Flag of the United Kingdom (3-5).svg Unuiĝinta Reĝlando
Morto 31-an de oktobro 1867 (1867-10-31) (67-jara)
en Birr Castle
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Kolegio Magdaleno • Kolegio Triunuo [#]
Familio
Patro Lawrence Parsons, 2nd Earl of Rosse [#]
Patrino Alice Lloyd [#]
Edz(in)o Mary Rosse [#]
Infanoj Lawrence Parsons, 4th Earl of Rosse • Richard Parsons • unknown Parsons • unknown Parsons • unknown daughter Parsons • Randal Parsons • Charles Algernon Parsons [#]
Profesio
Okupo astronomopolitikisto [#]
Laborkampo astronomio [#]
Aktiva en Londono [#]
Verkado
Verkoj Levjatano de Parsonstown [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

William PARSONS, 3-a grafo de Rosse (naskiĝis la 17-an de junio 1800 en Jorko, mortis la 31-an de oktobro 1867 en Birr-Castle), estis irlanda astronomo.

William Parsons

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la morto de sia patro li nomiĝis Lord Oxmantown, ekde tiam tria Earl of Rosse. Ekde la jaro 1818 li studis ĉe la universitato de Dublino kaj poste (1819) ĉe la universitato de Oksfordo (Magdalen College). Jam en 1824 li membriĝis ĉe la Royal Astronomical Society. Inter 1848 kaj 1854 li estis prezidanto de la Reĝa Societo de Londono kaj ekde 1862 administra estro (kanceliero) de la universitato Dublino.

Lord Rosse okupiĝis ankaŭ pri sociaj taskoj kaj provis helpi la malriĉulojn en Irlando.

Kun Mary Wilmer-Field, kiun li edzinigis en la jaro 1836, li havis kvar filojn. William Parsons mortis je la 31-a de oktobro 1867 en sia kastelo Birr-Castle.

Sciencaj laboroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1826 William Parsons konstruis sur la tereno de Birr-Castle observatorion. La instrumentoj estis faritaj laŭ lia persona instrukcio.

Desegnaĵo de la Whirlpool-M 51 de Lord Rosse

Parsons ĉefe interesiĝis pri ekstergalaksiaj nebulozoj, flanke pri la temperaturo de la lunsurfaco. Per siaj grandaj teleskopoj li eltrovis, ke multaj nebulozoj estas malproksimaj stelamasoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Letters on the state of Ireland (London 1847).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]