Palasa familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokalizoj de la Palasa familio en la grafikaĵoj:
- Orbita klinangulo / Granda duonakso
- Orbita klinangulo / Discentreco

La Palasa familio estas grupo da B-tipaj, asteroidoj de la asteroida zono, kun granda klinangulo. Malkovris ĝin la japana astronomo Kijocugu Hirajama en 1928.

Tiu familio ŝuldas sian nomon al 2 Pallas, asteroido de averaĝa diametro de ~ 500 km. La ceteraj asteroidoj estas tamen tre malgrandaj: la plej granda estas 5222 Ioffe kun diametro taksata al 22 km. Tio, kaj la ofteco de la tipo B (aliamaniere maloftaj) indikas ke tema pri alfrapa familio, rezultanta de la elĵeto de rompaĵoj pro formiĝo de alfrapa kratero sur 2 Pallas

Laŭ la diagramo, la orbitaj elementoj de la palasaj familianoj estas:

ap ep ip
min 2,71 AU 0,25 32°
max 2,79 AU 0,31 34°

En la nuna epoko, la elementoj estas (laŭ la datenaro de la Minor Planet Center[1]) estas:

a e i
min 2,71 AU 0,13 30°
max 2,79 AU 0,37 38°

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]