25143 Itokawa
25143 Itokawa | |
asteroido | |
Radaraj bildoj de Itokawa
| |
Oficiala nomo | 25143 Itokawa |
Aliaj nomoj | 1998 SF36 ; |
Historio | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
26-a de septembro 1998 Socorro (Usono) |
Unua surteriĝo | Hajabusa 19-an de novembro 2005 |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
198,087 Gm (1,324 AU) 142,600 Gm (0,9532 AU) 253,577 Gm (1,695 AU) |
Discentreco | 0,2801 |
Meza anomaliangulo | 2,073° Epoko : 31-a de julio 2016 |
Klinangulo | 1,621° |
Periodo | 556,544 tagoj (1,524 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
69,080° |
Argum. de periapsido | 162,795° |
Terdistanco - Minimuma |
1,944 Gm (0,012995 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
0,535 × 0,294 × 0,209 km 0,33 km |
Rotacia periodo | 0,506 tago (12,132 horoj) |
Geometria albedo | 0,36 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S(IV) ; Q |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 19,2 |
25143 Itokawa estas tre malgranda apolona asteroido malkovrita la 26-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono) kaj nomita en memoro de Itokawa Hideo (1912 – 1999), kiu estis pioniro de la japana raketotekniko kaj de la japana kosmoesplora programo.
Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝeran objekton :[1]
- La 27-an de junio 1905 ĝi pasis al 0,01155529 AU (1,729 miliono da km) de Tero
- La 9-an de aprilo 2167 ĝi pasos al 0,025180945 AU (3,767 milionoj da km) de nia planedo.
- La 24-an de majo 1906 ĝi pasis al 0,019674404 AU (2,943 milionoj da km) de Marso
- La 22-an de marto 2167 ĝi pasos al 0,018546095 AU (2,774 milionoj da km) de Marso.
Esplorado[redakti | redakti fonton]
En 2005 la japana kosmosondilo Hajabusa de la JAXA esploris la asteroidon tuŝis ĝin la 19-an de novembro 2005 kaj prenis specimenojn de ties polvo. En 2010, la sondilo realportis la specimenojn al la Tero. Ni scias nun ke la asteorido esta sama naturo kiel la kondritaj meteoritoj.[2]
Laŭ fotografioj, 25143 Itokawa aspektas kiel rubamaso.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Earth impact probability of the Asteroid (25143) Itokawa to be sampled by the spacecraft Hayabusa ; de Patrick Michel kaj Makoto Yoshikawa 13-a de majo 2005 (angle)
- ↑ rezultatoj de Hajabusa
- ↑ La Mankantaj Krateroj de la Asteroido Itokawa ; el la paĝaro de la NASA (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle 25143 Itokawa : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (25143) Itokawa (de IAU Minor Planet Center)
- angle (25143) Itokawa el la datumbazo de NEODyS-2
- angle Hayabusa alvenas al Itokawa ; el la paĝaro de JAXA
- france La asteroido Itokawa malkaŝas siajn sekretojn ; el Science et Vie, 31-a de oktobro 2011
- france La procezo de formiĝo de Itokawa estus la kialigo de ties rokoj, el la paĝaro de CNRS - 24-a de majo 2013
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (25001 - 26000) | Poste: |
---|---|---|
25142 Hopf | 25143 Itokawa | (25144) 1998 SC43 |