Louka (distrikto Hodonín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Louka
Louka
germane Wiesen
municipo
Vido al la municipo de sudokcidento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Louka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Velká nad Veličkou
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Vizovica montetaro
Situo Louka
 - alteco 247 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 55″ N 17° 29′ 21″ O / 48.91528 °N, 17.48917 °O / 48.91528; 17.48917 (mapo)
Katastro 9,54 km² (954 ha) Louka u Ostrohu
Loĝantaro 935 (2023)
Denseco 98,01 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1046
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 76
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586331
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Louka (Hodonín District)
Retpaĝo: www.obeclouka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Louka (germane Wiesen) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta sur rivereto Velička, 9 km sudoriente de Veselí nad Moravou. Vivas ĉi tie 935 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1046.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eksa burgejo, hodiaŭ grenejo
  • Kapeleto kun sonorilejo
  • Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
  • Viadukto
  • Preĝejo de Virgulino Maria

Transporto[redakti | redakti fonton]

Municipo Louka situas sur unurela fervojlinio Veselí nad Moravou - Nové Mesto nad Váhom, kiu estis konstruita en la 1920-aj jaroj por plifortigo de komuniko inter Moravio kaj Slovakio. En horaro por vojaĝantoj ĝi estas indikata sub numero343 Hodonín - Veselí nad Moravou - Vrbovce (ŽSR).

Fervoja haltejo portas nomon Louka u Ostrohu, por ke en la horaro oni diferencigu, pri kiu Louka temas. La kromnomo "u Ostrohu" estis en la nomo de la haltejo elektita tial, ke la municipo antaŭa apartenis al senjorujo Ostroh kaj ĝi ne havas kuntekston kun tio, ke tiu ĉi municipo troviĝus proksime de Uherský Ostroh. Ankaŭ la nomo de la katastra teritorio estas Louka u Ostrohu.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]