La municipo troviĝas profunde en arbaroj, 500 metrojn okcidente de la municipo troviĝas televida elsendigilo. Ĉi tiea preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria kun gotika plastikaĵo de Virgulino Maria apartenas al marianaj pilgrimaj lokoj; troviĝas en ĝi kripto de familio Liĥtenŝtejnidoj, foje proprumantoj de la senjorujo kaj konstruintoj de la preĝejo.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1365. Novan frue barokan preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria proponis en la jaroj 1621–1630 arkitekto Giovanni Maria Filippi laŭmende de Karlo la 1-a el Liĥtenŝtejno,[1] ku konvertis al katolikismo. Sub la preĝejo li konstruigis ampleksan familian kripton de Liĥtenŝtejnidoj, kiu estis ankoraŭ reguligita en la 19-a jarcento. Preĝejo de sankta barboro estis en la 18-a jarcento detruita pro kadukiĝeco.