Kripto de Liĥtenŝtejnidoj (Vranov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kripto de Liĥtenŝtejnidoj
ĉeĥe: Hrobka Lichtenštejnů
kripto
Kripto de Liĥtenŝtejnidoj en Vranov
Oficiala nomo: Kripto de Liĥtenŝtejnidoj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Municipo Vranov
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Kripto de Liĥtenŝtejnidoj
 - koordinatoj 49° 18′ 32″ N 16° 36′ 42″ O / 49.30889 °N, 16.61167 °O / 49.30889; 16.61167 (mapo)
Konstruado 1617
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Liechtenstein family vault (Vranov)
Portalo pri Ĉeĥio

Kripto de Liĥtenŝtejnidoj (ĉeĥe: Hrobka Lichtenštejnů) en Vranov u Brna troviĝas en kripto de preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, kiu estas konsisto de konvento de paŭlanoj "Aula Virginis", kiu estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. La preĝejo estas signifa mariana pilgrima loko en Moravio. La familia kripto de Liĥtenŝtejnidoj estas ununura sepultejo de regantoj de unu ŝtato, kiu troviĝas sur la teritorio de fremda ŝtato. Sume estas ĉi tie sepultitaj ĉiuj 14 regintaj princoj el Liĥenŝtejno de Karlo la 1-a (1569–1627) ĝis Francisko la 1-a (1853–1938) kaj pluaj 48 membroj de ilia plej proksima familio. La lasta 62-a funebro ĉi tie okazis en la jaro 1992, kiam ĉi tie laŭ propra peto estis sepultita princino Maria Benedikta el Liĥtenŝtejno, la onklino de princo Francisko Jozefo la 2-a, kiu estis sepultita en la jaro 1989 en Vaduzo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]