Oslavany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oslavany
urbo
Kastelo en Oslavany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oslavany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Ivančice
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Rivero Oslava
Situo Oslavany
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 24″ N 16° 20′ 12″ O / 49.12333 °N, 16.33667 °O / 49.12333; 16.33667 (mapo)
Areo 18,71 km² (1 871 ha)
Loĝantaro 4 802 (2023)
Denseco 256,65 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1104
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 12
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583588
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oslavany
Retpaĝo: www.oslavany-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Oslavany estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi situas sur rivero Oslava, proksimume 25 km sudokcidente de Brno kaj 3 km nordokcidenteb de Ivančice, surrande de Boskovica sulko. Vivas ĉi tie 4 802 loĝantoj (2023). Parto de la urbo estas ankaŭ vilaĝo Padochov. La urbo Oslavany najbaras kun municipoj Čučice, Zakřany, Lukovany, Ivančice, Neslovice, Zbýšov kaj Nová Ves.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝigo de la urba teritorio estas arkeologie datita jam ekde la neolitiko (burgejoj Dvorek kaj Náporky). La unua skribmencio pri Oslavany devenas el la jaro 1104.

En la jaro 1225 ĉi tie moravia margrafino Heilwida fondis monaĥejon Vallis sanctae Mariae, la unua virinan monaĥejon en Moravio.

Oslavany estis devene agrikultura kaj vinkultivada obcí. En la jaroj 17831973 en ĝia ĉiarkaŭaĵo oni minis nigra karbo, do ĝi havis prefere minnistan karakteron kaj ĝi estis unu el la centroj de Karbomineja regiono Rosice-Oslavany. Nordoriente de la urbo troviĝas areo de la eksa Minejo Kukla, sub kiu faŭkas ĉe rivero Oslavy Hereda ŝtolo.

En la jaroj 19131993 ĉi tie laboris karba Elektrejo Oslavany kun povumo 115 MW. Rilate al la minado la urbo havis industrian karakteron, ĉi tiea aero estis plena de polvo kaj fumnebulo, kio iom post iom ŝanĝiĝis post finigo de la minado.

Ekde la jaro 1912 finiĝas en Oslavany fervojlinio el Moravské Bránice.

En la kastelo funkciis en la jaroj 1949–1951 tendaro de devigaj laboroj, destinita por reedukado de politikaj malliberigintoj - kontraŭuloj de la komunisma reĝimo, kiu estis establita laŭ peto de la rosicaj kaj sudmoraviaj minejoj.[1]

En la jaro 1964 Oslavany estis avancita je urbo. En la 1960-aj jaroj estiĝis minista loĝejdomaro kaj kvanto de novaj domoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantaro laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
2 832 3 001 3 134 3 481 4 073 4 669 4 719 4 553 5 262 5 285 4 893 4 445 4 544 4 619
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Urba ofico

Referencoj[redakti | redakti fonton]