Lanžhot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanžhot
germane Landshut
urbo
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lanžhot
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historiaj regionoj Moravio (suda parto apartenis
ĝis la 30-a de julio 1920
al Malsupra Aŭstrio)
,
Slovakio
Parto de Podluží
Teritorio Dija triangulo
Riveroj Dijo, Moravo, Kyjovka
Situo Lanžhot
 - alteco 164 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 28″ N 16° 58′ 00″ O / 48.72444 °N, 16.96667 °O / 48.72444; 16.96667 (mapo)
Katastro 54,86 km² (5 486 ha) Lanžhot
Loĝantaro 3 632 (2023)
Denseco 66,2 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1384
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 51
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584622
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lanžhot
Retpaĝo: www.lanzhot.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lanžhot (germane Landshut) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 7 km sudoriente de Břeclav, sur trilanda punkto de Ĉeĥio kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi estas la plej suda situanta moravia urbo. Ĝi situas sur rivereto Kyjovka sur rando de apudrivera ebenaĵo de rivero Moravo. La urbo ĝi fariĝis la 27-an de junio 2001. Sur ĝia teritorio troviĝas aŭtostrada kaj fervoja limpasejo al Slovakio sur vojlinio Brno (– Břeclav) – Bratislavo. Vivas ĉi tie 3 632 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kostice, Tvrdonice, Gbely, Brodské, Kúty, Sekule, Hohenau an der March, Rabensburg kaj Břeclav.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lanžhot troviĝas en Malsupramoravia valego. Plimulto de la konstruareo etendiĝas sur plata promontoro, kiu sinkas en sudoriento sufiĉe abrupte al Kyjovka kaj en sudokcidente ĝi male iom post iom en apudriveran ebenĵon de Dijo. Estas ĉi tie unu el la plej varmaj kaj la plej sekaj klimatoj en Ĉeĥio.

Tre granda katastra teritorio estas sur la sudokcidento limigita de rivero Dijo, sur la oriento de rivero Moravo. Ambaŭ riveroj ĉi tie samtempe kreas ŝtatlimon kun Aŭstrio kaj Slovakio kaj la tuta katastro de la urbo kreas kojnon elkuranta inter la teritorion de ambaŭ pli supre menciitajn ŝtatojn. En la plej suda angulo de la katastro troviĝas turisme alloga kunfluejo de ambaŭ riveroj, kreantaj trilandan punkton de Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Slovakio kaj la plej malalte situantan punkton de Moravio. La granda parto de la katastro estas kovrita de valoraj ĉeriveraj arbaroj, trateksitaj de kelke de malpli grandaj akvaj fluantoj: Čtvrtý járek, Kladník, Kopanice, Kyjovka, Svodnice, Vlčí struha.

Lanžhot najbaras nordokcidente kun Břeclav, norde kun Kostice kaj nordoriente kun Tvrdonice, plu kun slovakaj municipoj (de la nordo) Gbely, Brodské (distrikto Skalica), Kúty kaj Sekule (distrikto Senica), kaj kun aŭstraj municipoj Rabensburg (distrikto Mistelbach) kaj Hohenau an der March (distrikto Gänserndorf).

La suda (neenloĝigita) duono de la katastra teritorio de la urbo inter riveroj Dijo kaj Moravo (konsisto de la tn. Dija triangulo) apartenis ĝis la 30-a de julio 1920 al Malsupra Aŭstrio, antaŭ ol ĝi estis pro la strategiaj kazoj aldirita al Ĉeĥoslovakio. La katastron de Lanžhot tuŝis ankaŭ reguligo de la ŝtatlimo kun Slovakio en la jaro 1997, kiam ĝi estis tiel alĝustigita al reguligita riverfluo de la limregiona rivero Moravo. Pro tio Lanžhot perdis parcelojn situantaj malantaŭ la rivero utile al Slovakio, sed male ĝi akiris tiujn ĝis nun la slovakajn sur sia bordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1384.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 435
18802 700
18902 780
19002 972
19103 176
19213 523
JaroLoĝantoj
19303 882
19503 657
19613 996
19703 926
19803 944
19913 753
JaroLoĝantoj
20013 771
20143 758
20163 760
20173 736
20183 738
20193 733
JaroLoĝantoj
20203 698
20213 437
20223 608
20233 632

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
  • Kamparana domo n-ro 183 – konstruaĵo de tradicia popola stilo el la jaro 1857
  • Kamparana domo n-ro 155 – agrikultura domo el la dua duono de la 19-a jarcento, kun konservita devena pentrita ĵudro. Nun uzata kiel urba muzeo.
  • Ĉasista kasteleto de Liĥtenŝtejnoj el la jaro 1890
  • Monumento al falintoj kaj statuo de T. G. Masaryk ĉe la lernejo
  • Statuo de ruĝarmeano el la jaro 1953

La naturo[redakti | redakti fonton]

Tra la katastro de urbo Lanžhot trafluas tuj tri riveroj – Kyjovka, kiu sub Lanžhot enfluiĝas en riveron Dijo, kiu plu enfluiĝas en riveron Moravo kaj tiu poste forlasas la katastron de Lanžhot kaj per tio ankaŭ la teritorion de Ĉeĥio.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]